Mah laka baj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Portrait of Mah Laqa Bai
Portreto of Mah Laqa Bai
La unua paĝo de Dewan de Mah Laqa Chanda
Mah Laqa dancanta en kortego
Mah Laqa kantante poezion
Vido de la kampusa areo, kiu enhavas la tombon kaj moskeon.
Mah Laqa en palankeno - (Eltondaĵo de sceno de ĉaskaravano de Nizam la 2-a)

Mah Laqa Bai (1768 - 1824), ankaŭ konata kiel Mah Laqa Chanda, estis hindia poetino de la urdua lingvo, muzikistino, korteganino kaj filantropo kun sidejo en Hajderabado.

Ŝi estis filino de korteganino, kiu nomis sian bebon Chanda Bibi. La oficiala rakonto pri Mah Laqa Bai mencias, ke kiam ŝia patrino estis graveda ŝi vojaĝis al Maula Ali. Tuj ekster la sanktejo, ŝi kolapsis kaj la timo pri aborto grandiĝis. Tiuj, kiuj akompanis ŝin alportis incensajn bastonojn de la sanktejo kaj preĝis por la vivo de la nenaskita infano. Eble ĉi tiu okazaĵo, ofte ripetata ekde infanaĝo al Chanda Bibi, igis ŝin neŝancelebla kredanto en la potenco de Maula Ali, al kiu estis dediĉitaj la plej multaj el ŝiaj poemoj.

Mah Laqa Bai vivis en la malfrua mogola periodo kiu daŭris de la 16-a al la 19-a jarcento, en kiu la norda Hindio estis islamigita. Ĉi tio forte influis la vivon kaj kulturon de la homoj dum kelkaj jarcentoj kaj diferenciĝis de la hinduisma kulturo de la sudo. Kvankam Mah Laqa Bai praktikis la Islaman religion, ŝi estis ankaŭ influita per sia kompreno de hinduaj libroj kaj filozofio.

Kiel estonta korteganino, ŝi estis edukita en la virina kvartalo (zenana), kie ŝi ricevis la plej bonan edukadon pri estetiko kaj artoj. Ŝi estis talenta studentino, kiu regis la ekskluzivan dancon ‘Deccani Kathak’. La ĉefministro  Nawab Rukn-ud-Daula interesiĝis pri la trejnado de Chanda Bibi kaj provizis ŝin per la plej bonaj instruistoj. Kreskante, ŝi havis aliron al bone dotita biblioteko kie ŝi absorbis la viglan kulturon de Hajderabado.

Mah Laqa estis influita de la literatura verko de la mistika poeto Siraj Aurangabadi (1715-1763), kaj lernis poezion de Nawab Mir Alam. Ŝia gepatra lingvo estis la urdua, ŝi ankaŭ flue parolis la araban, la persan kaj la bhojpurian.

Mah Laqa specialiĝis pri la hindia klasika muziko kaj kantado, krome elstaris en la danco Thumri de la majstra muzikisto de ŝia tempo Khushhal Khan. Ŝi famiĝis pri la verko de ghazal, ampoema ĝenro de la urdua literaturo, kantanta ilin en multnombraj melodiaj modoj kaj ritmoj;  ŝi estis sperta pri antikvaj nordaj hindiaj kantoj kiujn ŝi kutimis kanti en specialaj okazaĵoj. La danco kaj poezio de Mah Laqa Chanda estis vaste festataj dum ŝia vivo kaj ŝi prezidis multajn prestiĝajn kunvenojn.

Ĉar ŝia famo kreskis, ŝi altiris la atenton de la ĉefministro, Aristu Jah, kiu fariĝis ŝia patrono. Kun lia subteno, ŝia kolekto nomata ‘Gulzar-e-Mahlaqa’, kiu konsistas el 39 gazaloj estis publikigita en 1824, tuj post ŝia morto. Tiel ĝi fariĝis la unua kolekto eldonita de urduaj gazaloj, verkita de virino.

La ‘Diwan e Chanda’ estas manskribita kolekto de 125 gazaloj de Mah Laqa, kompilita, kaligrafita kaj subskribita de ŝi en 1798. Nun ĝi estas konservata en la Brita Muzeo.

Ŝiaj poemoj montras tre talentan poetinon, kiu povas miksi kaj esoterajn formojn kaj romantikajn baladojn kun miriga facileco, oscilante inter romantikaj kaj mistikaj sentemoj.

Ŝi travivis la regadojn de du Nizam, kiel nomiĝis la hereda funkcio de la guberniestroj de Hajderabado; ŝi estis proksima al ambaŭ. Nizam II prenis ŝin kiel kortegan konsiliston. Ŝi akompanis lin kaj en bataloj kaj dum ĉasaj ekspedicioj, ĉar ŝi elstaris ekde sia 14 jaraĝo pri rajdado kaj arkpafado. En 1803, pro ŝiaj kapabloj kaj kompetentoj, Nizam II nomumis ŝin membro de la plej alta nobelaro (omarah), kaj donis al ŝi la formalan kortegan titolon de Mah Laqa Bai kio signifas ‘sinjorino de lunaj vangoj’, la nomo per kiu ŝi estos konata de la posteularo.

Ŝi ricevis korpogardistaron de 100 soldatoj kiuj liberigis la vojon al sono de tamburoj kiam ŝi estis transportita en palankeno. Ke korteganino povus atingi tian pozicion estis nepenseble kaj metis ŝin en unikan pozicion " diris la profesoro Scott Kugle, en libro kiu spuras la vivon de Mah Laqa Bai.

Ŝi malfermis lernocentron en sia domego, kie ŝi trejnis 300 virinojn samtempe pri la prezentaj artoj. Kun sia konsiderinda influo kaj riĉeco, Mah Laqa Chanda komisiis la konstruadon de biblioteko plenigita per libroj pri artoj kaj sciencoj, kaj kuraĝigis poetojn, pentristojn kaj kaligrafiistojn.

Memorheredaĵo kaj influo[redakti | redakti fonton]

Mah Laqa Bai mortis en 1824 kaj testamentis siajn posedaĵojn inkluzive de tero, oro, arĝento, kaj diamantjuvelaĵoj al senhejmaj virinoj.

Ŝi vivis kaj verkis en periodo kiam la dakhini versio de la urdua lingvo transiris al persa urduo, tio kontribuis al forgeso de tia talenta virino, kiu estis korteganino, muzikistino, poetino, artisto, bonfaranto kaj spirita aganto samtempe. Hodiaŭ ŝi estas memorita de amantoj de la urdua poezio.

Mah Laqa Chanda estis unu el la plej riĉaj virinoj de sia tempo, kies influo estis multe pli granda ol tiu de la virinoj de la reĝa familio, tiel cementante ŝian statuson kiel legendon.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

Rizvi, Shafqat (1990). Divan-e Mahlaqa Bai Chanda (en la urdua). Lahore: Majlis-e-taraqqi-e-adab.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]