Mailly-sur-Seille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mailly-sur-Seille
komunumo
Preĝejo Sankta Remy
Blazono
Oficiala nomo: Mailly-sur-Seille
Ŝtato Francio Francio
Regiono Loreno
Departemento Meurthe-et-Moselle
Arondismento Nancy
Kantono Nomeny
Interkomunumreto Seille et Mauchère
Rivero Seille
Situo Mailly-sur-Seille
 - koordinatoj 48° 54′ 41″ N 06° 14′ 45″ O / 48.91139 °N, 6.24583 °O / 48.91139; 6.24583 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 283 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 184 m s. m.
Areo 6,4 km² (640 ha)
Loĝantaro 257 (2009)
Denseco 40,16 loĝ./km²
Urbestro S-ro Philippe BERNARD de 2008 ĝis 2014
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 54610
INSEE 54333
Situo de Mailly-sur-Seille enkadre de Francio
Situo de Mailly-sur-Seille enkadre de Francio
Situo de Mailly-sur-Seille enkadre de Francio
Situo de Mailly-sur-Seille kadre de Loreno
Situo de Mailly-sur-Seille kadre de Loreno
Situo de Mailly-sur-Seille kadre de Loreno
Vikimedia Komunejo: Mailly-sur-Seille

Mailly-sur-Seille ( prononcu : "maji-sur-sejl") estas franca komunumo lokita en kantono Nomeny, en departemento Meurthe-et-Moselle kaj en regiono Loreno.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas inter Nancio kaj Metz apud la rivero Seille.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo
187619621968197519821990199920062009
509226230235230204219245257

fonto :[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1376 Thierry Bayer de Boppard episkopo de Metz rekonstruis la kastelon.

En 1475 la grafo de Campobasso, kiu servis Karlo la brava, detruis la kastelon.

Ĝis la traktato de Vincenne en 1661 la komunumo apartenis al Lorena duklando poste al Reĝlando de Francio. La 21-an de januaro 1718 per la traktato de Parizo ĝi iĝis denove lorena kaj finfine ĝi iĝis franca en 1766 kiam Stanislao la 1-a mortis.

La vilaĝo situis en Francio ĉe la germana-franca limo de 1871 ĝis 1914.

La unua mondmilito grave suferigis la vilaĝon kaj la kastelon. La ĝermana armeo okupis la vilaĝon dum kvar jaroj. Ankaŭ dum dua mondmilito la ĝermana armeo okupis la vilaĝon dum kvar jaroj. Ĝi forlasis la vilaĝon la 11-an de novembro 1944.

Arkitektaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Esperanta famulo[redakti | redakti fonton]

Laŭ analizo.[2] prelegita en la Chaux-de-Fonds ( Svislando) la 1-an de septembro 2012 de D-ro Christoph Klawe el Treviro, Mailly-sur-Seille estas villaĝo kaŝita malantaŭ "Autrecourt" en la romano de Raymond Schwartz : Kiel Akvo de l' Rivero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. sur la retejo de INSEE kaj sur la datumbazo Cassini[rompita ligilo].
  2. Eventoj de CDELI, Impresoj kaj esploroj pri la romano "Kiel Akvo de l' Rivero" de Raymond Schwartz.