Christoph Klawe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

D-ro Christoph KLAWE studis medicinon en la universitatoj de sia hejmurbo Majenco (Germanio) kaj Dublino (Irlando) kaj kvalifikis sin kiel neŭrologo, psikiatro kaj psikoterapiisto. Nuntempe li loĝas en Treviro (Trier) (Germanio) kaj tie estras grandan centron por la kuracado de malsanuloj, kiuj suferas de multobla sklerozo. Ekde la 100-a jubilea eldono li estas vicĉefredaktoro de Medicina Internacia Revuo (MIR),la oficiala scienca revuo de Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA). Depost la 19-a Internacia Medicinista Esperanto Kongreso, kiu okazis en la jaro 2014 en Budapeŝto, li ankaŭ estas prezidanto de tiu Asocio.

Flanke de siaj profesiaj devoj li ĉefe interesiĝas pri la Japana kulturo kaj estas entuziasmulo pri la Japana Go-ludo kaj la luktarto Aikido. Tiurilate li aktivas en Esperantista Go-Ligo Internacia (EGLI) kaj estas kunfondinto kun Mireille Grosjean de la movado AikidEo, kiu celas kunigi la fortojn de Esperantistoj kaj Aikido-praktikantoj.

De post 2012 li estas estrarano de Internacia Esperanto-Instituto en Hago.