Maketo de Uzinoj de Škoda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suma vido al la maketo somere de 1945

Maketo de Uzinoj de Škoda, nomita ankaŭ "ligna amantino",[1][2] estis ligna maketo de areo de Uzinoj de Škoda en Plzeň, kiun dum la dua mondmilito konstruis germanoj inter vilaĝoj Vejprnice, Vochov kaj Křimice kiel falsan celon.[2][3][4]

Fono[redakti | redakti fonton]

La pilzenaj Uzinoj de Škoda apartenis en la tempo de okupado en koncernon de maŝinaro de Reichswerke Hermann Göring[5] kaj ĝi estis konsisto de armilindustrio provizanta nazian Germanion per armea arsenalo.[6] La civila produkta programo estis dampita kaj plimulto de la fabrikado produktis armilojn.[4] Pro sia produktado ĝi estis natura celo de bombaviadiloj de la brita kaj pli poste ankaŭ de usona aerarmeo, kiu klopodis pri ĝia neniigo.[1]

Maketo[redakti | redakti fonton]

Imitaĵo de fumtuboj
La maketo somere de 1945

Germanoj konsciis signifon de unu el la plej grandaj armilfabrikoj de Regno kaj perceptis klopodon de la brita RAF pri ĝia bombardado.[1] Ili lasis tial nordokcidente de Plzeň konstrui modelon de la fabriko, por ke ili erarigu la aliancanan aerarmeon kaj tiu bombardu anstataŭ la fabriko puŝitan modelon.[3][7] La tre fidinde aspektanta ligna maketo konstruita sur areo 100 hektaroj estis tegita per sakŝtofo kaj ĝi havis eĉ por la uzinoj tipajn fumtubojn, ensumigitaj estis ankaŭ imitaĵoj de fervojlinio ĝis Cheb kaj al Domažlice.[3][8]

Kvankam estas ofte indikata la konstruado de maketo en la jaro 1943,[3][4][9] ĝi estis konstruita jam en la jaro 1941.[10][11] Cetere al la falsa modelo kelke da kilometroj okcidente de a fabriko atentigis Londonon jam en aprilo de 1942 ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj pere de dissendilo Libuše dum operaco Canonbury. Ili konsideris ankaŭ, ĉu eblus la maketon bruligi.

En postmilita dokumento Strategic Air Victory in Europe estas menciite, ke la maketo erarigis unufoje 15-an aerarmeon de USAAF.[12] La erariga celo estis dum la milito neniel trafita[3][11] kaj ĝi ĝisatendis ĝis fino de la milito.[8] Sekve la maketo estis uzita kiel fonto de materialo por riparo de Uzinoj de Škoda grave damaĝigitaj dum lasta flugatako.[8][11]

Pluaj maketoj de fabrikoj[redakti | redakti fonton]

La allogaĵo por bambaviadiloj ĉe Vejprnice ne estis unusola de sia speco, dum la milito estiĝis similaj falsaj fabrikoj en pluraj lokoj de Eŭropo. Ekz. Ferfabriko Vítkovice havis sian imitaĵon ĉe urbo Kravaře proksime de Opava.[13]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 ave. Bomby na Plzeň. Před 75 lety se Spojenci pokusili odstavit Škodovku v rukou nacistů. Česká televize.
  2. 2,0 2,1 Burzová, Petra L.. V Plzni na Karlově, 1‑a eldono, Plzeň: Katedra antropologie Fakulty filozofické Západočeské univerzity v Plzni. ISBN 978-80-261-0314-1.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Vojtášek, Filip. Bomby na Škodovku: Spojenci varovali. Němci postavili falešnou továrnu. MAFRA.
  4. 4,0 4,1 4,2 Věda a technika v pozadí : Historie společnosti Škoda - zastavení 4. Techmania Science Center.
  5. Drchal, Václav. Göringův bratr zachránil v čele plzeňské Škodovky před smrtí desítky lidí. Mladá fronta.
  6. afi. Na Škodovy závody cílil britský nálet. Operace Canonbury ale selhala. Česká televize.
  7. Petříková, Petra. Před 75 lety ohně naváděly spojence na Škodovku, bomby ale padaly vedle. MAFRA.
  8. 8,0 8,1 8,2 "Den, kdy Britové prvně úspěšně bombardovali plzeňskou Škodu", i60 Publishers.
  9. "Škodovy závody: Bombardování Škodovky", Post Bellum.
  10. Protivzdušná obrana Plzně: Maketa Škodovky. Asociace recentní archeologie / Pěstuj prostor.
  11. 11,0 11,1 11,2 Bernatt-Reszczyńská, Markéta, "První úspěšný nálet na plzeňskou Škodovku", Post Bellum.
  12. "Strategic Air Victory in Europe", paĝoj 54.
  13. Martin, "Falešná továrna ze dřeva měla zmást bombardéry", Český rozhlas.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]