Malako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malako
Melaka

provinco de Malajzio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Malako
Areo 1 664 km²
Loĝantaro 788 706 (stato de 2010)
flago
flago
vdr

Malako - malaje Melaka, en eŭropaj lingvoj MalaccaMalakka - estas unu el la 13 subŝtatoj, kiuj konsistigas Malajzion. La subŝtato kovras areon de 1 664 kvadrataj kilometroj en la suda parto de la malaja duoninsulo, borde de la malaka markolo. En sia historio origine unu el la plej fruaj malajaj sultanejoj, sekve multajn jarojn kolonio de Portugalio (ekde 1511), poste de Nederlando (ekde 1641) kaj fine de Britio (ekde 1824), politike ĝi estas unu el nur 4 el la 13 malajziaj subŝtatoj kiuj ne estas konstitucia monarkio regata de sultano: la ŝtatestro, malaje nomata Yang di-Pertua Negeri, rekte estas nomata fare de la reĝo de Malajzio (la Yang di-Pertuan Agong). Laŭ stato de la jaro 2010 Malako havis 788 706 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 470 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro kaj ĉefurbo estas la samnoma urbo Malako, kies historia urbocentro ekde la 7-a de julio 2008 estas listigata kiel monda kultura heredaĵo de Unesko.

Geografio

Urbetoj

Esperanto kaj Malako

Estas kelkaj esperantistoj en la subŝtato. Pri la lokaj esperantistaj aktivaĵoj informas vizaĝlibra grupo (Fejsbuko). [1]

Notoj

  1. Malaka Vizaĝlibra Esperanto-Grupo

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo