Saltu al enhavo

Malhelbruna albatroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malhelbruna albatroso
Malhelbruna albatroso, remburita specimeno de la Naturhistoria Muzeo, Vieno
Malhelbruna albatroso, remburita specimeno de la Naturhistoria Muzeo, Vieno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Phoebetria
Phoebetria fusca
(Hilsenberg, 1822)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Nematurulo

La Malhelbruna albatroso, Fulga albatrosoMalheldorsa albatroso,[1] Phoebetria fusca, estas specio de marbirdo de la familio de albatrosoj. Ili reproduktas sur ĉeantarktaj insuloj kaj havas teritoriojn mare tra la Suda Oceano el Sudameriko al Aŭstralio.[2]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Malhelbruna albatroso estas tipo de albatroso kiu apartenas al la familio de Diomedeedoj kaj al la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[3], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[4]

Ili havas ankaŭ salglandon situanta super la naza trapasejo kiu helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ĝi elpelas altan salan solvaĵon el sia nazo.[5]

La Malhelbruna albatroso estas mezgranda albatrosoj kiu estas ĉirkaŭ 85 cm longa,[6] kun enverguro de 2 m.[7] Pezo de plenkreskulo gamas el 2.1 al 3.4 kg.[8] Ĝi estas fulgobruna[7] kun pli malhela nuanco ĉe la flankoj de la kapo. Ĝi havas po unu duonlunforman makulon super kaj malantaŭ siaj okuloj. Ties beko estas nigra kun oranĝeca aŭ flava sulko. La vosto de tiu albatroso estas larĝa kaj diamantoforma. Junuloj estas similaj al plenkreskuloj, kvankam ili povas havi pli palajn plumojn sur la nuko kaj supra dorso, eble kreante konfuzon kun la Heldorsa albatroso.[6]

Ties dieto konsistas el kalmaroj,[7] krustuloj, cefalopodoj, fiŝoj, kaj kadavraĵoj.[6]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La Malhelbruna albatroso estas kolonia birdo; tamen ne tiom kiom aliaj albatrosoj, ĉar ties kolonioj kutime konsistas el 50 al 60 paroj. Ili konstruas siajn nestojn sur klifojn kaj krutaj deklivoj. Kvankam ili povas pariĝi ĉiujare, ili faras ĝin nur ĉiun duan jaron.[6]

Teritorio kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Tiu albatroso nestumas sur insuloj en suda Atlantika Oceano (Insulo Gough kaj insularo Tristan da Cunha) kaj en Hinda Oceano (Princeduarda Insulo, Marioninsulo, Krozetoj, Amsterdam-Insulo, kaj Kergelenoj).[6] Ili manĝas en ambaŭ oceanoj norde ĝis ĉirkaŭ 30°S.[9]

Konservado

[redakti | redakti fonton]

La IUCN rangas la specion de la Malhelbruna albatroso kiel Endanĝerita[10] kun loĝa teritorio de 40,800,000 km² kaj reprodukta teritorio de 1,900 km². Ĉirkaŭkalkulo de 1998 situas la populacion je 42,000 plenkreskuloj.

Populacioj malpliiĝis je 75% dum la lastaj 90 jaroj; kvankam la indico de malpliiĝo ĵus malrapidiĝis. La 21a jarcento konstatis stabilajn populaciojn ĉe Insulo Gough.[6]

Tiu specio ne tro multe suferis pro multhokadaj fiŝkaptejoj, sed anstataŭe pro tio ke hejmaj katoj manĝis ovojn kaj idojn en Amsterdaminsulo kaj la Kergelenoj. Birdoĥolero, pasteŭrelozoj kaj erizipeloj estas ĉefaj minacoj. Kontraŭleĝa kolektado preskaŭ finiĝis.[6]

Oni entreprenis studojn kaj kalkulojn por helpi la tendencon al malpliiĝo. Ĝi estas protektita specio en la insularo Tristan da Cunha, Insulo Gough estas Mondhereda Loko, kaj Princeduarda Insulo, Insulo Gough, kaj Insulo Inaccessible en la insularo Tristan da Cunha estas protektitaj naturrezervejoj. Ankaŭ, en 2007, la Krozetoj, la Amsterdaminsulo, kaj la Kergelenoj estis deklaritaj naturrezervejoj.[6]

Reprodukta Populacio kaj Tendencoj[6]
Reprodukta Loko Reproduktaj Paroj Tendenco
Insulo Gough 5,000 – 50% dum 28 jaroj
Tristan da Cunha 4,125 al 5,250 Nekonata
Krozetoj 2,620 −58% inter 1980 kaj 1995 (nur Posedinsulo)
Princeduarda Insulo kaj Marioninsulo 1,720 −25% inter 1990 kaj 1998 (nur Marioninsulo)
Kergelenoj <5 Nekonata
Amsterdaminsulo 300 al 400 Nekonata
Totalo 12,500 al 19,000 -75% dum 90 jaroj

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2008)(b)
  2. Brooke, M. (2004)
  3. Sibley D. A. (2001)
  4. Double, M. C. (2003)
  5. Ehrlich, Paul R. (1988)
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 6,8 BirdLife International (2008)(a)
  7. 7,0 7,1 7,2 Trewby, M. (2002)
  8. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  9. Clements, J. (2007)
  10. BirdLife International (2012). Phoebetria fuscaInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • BirdLife International (2008(a)). "Sooty Albatross – BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 12 Mar 2009.
  • BirdLife International (2008(b)). "The BirdLife checklist of the birds of the world, with conservation status and taxonomic sources." (xls). Konsultita la 12 Mar 2009.
  • Brands, Sheila (14 Aŭg 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification – Genus Phoebetria –". Project: The Taxonomicon. Retrieved 22 Feb 2009.
  • Brooke, M. (2004). "Procellariidae". Albatrosses And Petrels Across The World. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 0-19-850125-0.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Ehrlich, Paul R.; Dobkin, David, S.; Wheye, Darryl (1988). The Birders Handbook (First ed.). New York, NY: Simon & Schuster. pp. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Trewby, Mary (2002). Antarctica: an encyclopedia from Abbot Ice Shelf to zooplankton. Auckland, New Zealand: Firefly Books Ltd. p. 170. ISBN 1-55297-590-8.