Malnova Reĝimo (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malnova Reĝimo)
Malnova Reĝimo
politika sistemo
Komenco 15-a jarcento vd
Fino aŭgusto 1789 vd
Lando(j) Francio vd
vdr
La Bastille, fortikaĵo de la reĝo en Parizo uzita kiel prizono, estis konsiderata kiel simbolo de la Malnova Reĝimo fare de ties malamikoj, kies konkero estis konsiderata eko de la Revolucio kiu enkondukis al la Nova Reĝimo (1789). Ties ruinaĵoj estis celo de komerco simila al tiu kiu post du jarcentoj estis farata ĉe la ruinaĵoj de la muro de Berlino.

Malnova Reĝimo (france: Ancien régime) estis termino kiun la francaj revoluciuloj uzis por aludi pejorative al sistemo de regado antaŭa al la Franca Revolucio de 1789 (la absoluta monarkio de Ludoviko la 16-a), kaj kiu aplikiĝis ankaŭ al la resto de la monarkioj de Eŭropo kies reĝimo estis simila al tiu. La mala termino estis Nova Reĝimo, Liberala Reĝimo aŭ eĉ simple Demokratio.

La termino aplikiĝas ankaŭ al epoko kiu, praktike koincidas kun epoko konata kiel Moderna Epoko.

Deveno de la termino[redakti | redakti fonton]

Kvankam ties uzado estas samtempa kun la Franca Revolucio, la plejparta responso pri ties fiksado en la historia kaj literatura medioj apartenas al Alexis de Tocqueville, aŭtoro de la eseo L'ancien régime et la Révolution (La Malnova Reĝimo kaj la Revolucio)[1]. En tiu teksto li precize asertas ke "la Franca Revolucio baptis tion kion ĝi forigis" (la Révolution française a baptisé ce qu'elle a aboli); Tocqueville donis al tiu koncepto konfuzan kapablon de opozicio de la Malnova Reĝimo antaŭ la mezepoka periodo, kio iĝis komuna diraĵo en historiografio dum la 19a jarcento kaj unua duono de la 20a jarcento kaj kion postaj historiistoj pridiskutis (ĉefe François Furet)[2].

Ekde la vidpunkto de la reakciuloj malamikaj de la revolucio, la termino Malnova Reĝimo estis reklamaciita pro nostalgio, laŭ la literatura temo de la perdita paradizo. Talleyrand diris ekzemple ke "tiuj kiuj ne konis la Malnovan Reĝimon neniam povos scii tion kio estis la dolĉeco de la vivo" (ceux qui n'ont pas connu l'Ancien Régime ne pourront jamais savoir ce qu'était la douceur de vivre).

La apliko de la termino al la ekonomiaj kaj sociaj strukturoj estas atribuata al Ernest Labrousse[3], kaj estis disvastigita de la nuntempa Skolo de analoj, kun granda akcepto en kelkaj landoj kiaj Hispanio pere de hispanistoj kiaj Pierre VilarBartolomé Bennassar. Ties uzado oftiĝis fine de la 20a jarcento fare de aŭtoroj kiaj Antonio Domínguez Ortiz, Gonzalo AnesMiguel Artola. La aplikado de la termino al la historio de la institucioj estis antaŭa, sed ŝajne ankaŭ pro franca influo, kiel ĉe la verko de la hispanisto Georges Desdevises du Dézert[4], uzita de Antonio Rodríguez Villa en 1897[5].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. TOCQUEVILLE, Alexis (1856) L'ancien régime et la Révolution. Ekzemple en hispana: (2005) El Antiguo Régimen y la Revolución, Madrid, Alianza Editorial. ISBN 84-206-5861-8
  2. François Furet havas nombrajn verkojn dediĉitajn al tiu temo, ekde La Révolution française, kunlabore kun Denis Richet (Fayard, Parizo, 1965), ĝis Dictionnaire critique de la Révolution Française
  3. Fama pro sia koncepto de la historio laŭ tri tavoloj: ekonomia, socia kaj politika. Ekde sia Crise de l’économie française à la veille de la Révolution (1944), kiu havigis al li sian katedron en la Sorbono, dediĉis sin al konstruo de la ekonomia kaj socia historio de la Malnova Reĝimo.
  4. L’Espagne de l’Ancien Régime. Les institutions, Parizos, 1899, traduko hispanen La España del Antiguo Régimen, Madrido, FUE, 1989.
  5. RODRIGUEZ VILLA, Antonio La España del Antiguo Régimen, en Boletín de la Real Academia de la Historia, informo VII, kajeroj I al III, julio-septembro, volumo 31, 1897