Maltolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2-Metila-3-hidrokso-4-piranono
Kemia formulo
C6H6O3
Maltolo
Bastona kemia strukturo de la
Maltolo
Maltolo
Tridimensia kemia strukturo de la Maltolo
Maltolo ĉeestas en la ŝelo de la Larix decidua
Maltolo ĉeestas en la ŝelo de la Larix decidua.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hidrokso-metilpiranono
  • Metilmaltolo
  • Malteno
CAS-numero-kodo 118-71-8
ChemSpider kodo 8066
PubChem-kodo 8369
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ blanka solidaĵo kun agrabla odoro
Molmaso 126,11184 g mol−1
Denseco 1,348 g/cm−3[1]
Fandpunkto 162°C [2]
Bolpunkto 284,7°C [3]
Refrakta indico  1,5610
Ekflama temperaturo 124,8°C [4]
Solvebleco Akvo:12 g/L[5]
Solvebla en propilena glikolo, alkoholo kaj kloroformo
Mortiga dozo (LD50) 1410 mg/kg (buŝe) [6]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H270, H301, H312, H330, H302
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P301+317, P330, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Maltolo estas organika kombinaĵo rezultanta el interagado de la 4-Pirono, metila klorido kaj hipoklorita acido. Ĝi estas senkolora aŭ blanka solidaĵo kun agrabla odoro, solvebla en akvo. Maltolo posedas 6 karbonatomojn, 6 hidrogenatomojn kaj 3 oksigenatomojn. Maltolo uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de farmaciaĵoj.

Maltolo estas pirona derivaĵo akirita de la ŝelo de pingloarboj, precipe la lariko, aŭ la rezino de la pingloj de la arĝenta abio. Ĝi ankaŭ okazas en rostita malto aŭ sukero (karamelo). Ĝi ankaŭ povas esti preparata kemie el la kojata acido.

Maltolo estas blanka kristala pulvoro kun karamela odoro. Ĝi estas uzata en aromoj kaj kiel plifortikigilo de gusto en manĝaĵoj, precipe en dolĉaĵoj kaj bakaĵoj. La INS-aldona nombro de maltolo estas 636. Ĝi ne estas permesata kiel aldonaĵo en Eŭropa unio kaj tial ne havas E-numeron.

Maltolo kaj la rilata etilmaltolo estas perantoj kiuj povas formi kompleksaĵojn kun multaj metaloj. Ili havas antibiotikan efikon kontraŭ E. coli. Metalkompleksaĵoj de maltolo ankaŭ povas havi medicinajn aplikojn, ekzemple por forigado de nedezirataj metaljonoj aŭ replenigo de fermanko.

Bonvolu ne konfuzi...
Maltolo
Alomaltolo
CAS-numero 118-71-8
CAS-numero 644-46-2
Ili estas izomeroj sed la unua posedas la hidroksilan kaj metilan grupojn en la pozicioj 2 kaj 3 de la piranona ringo
dum la dua kombinaĵo posedas la hidroksilan kaj metilan grupojn en la pozicioj 2 kaj 5 de la piranona ringo.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

4-Pirono +metila klorido +Hipoklorita acido Maltolo+numero 2 klorida acido

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la maltola buterato per traktado de maltolo kaj buterata acido:

Maltolo +buterata acido maltola buterato +akvo


Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la maltola izobuterato per traktado de maltolo kaj izobuterata acido:

Maltolo +izobuterata acido maltola izobuterato +akvo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]