María (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Maria
Origina titolo Maria
MariaJorge Isaacs.JPG

Reprezento de la ĉefroluloj de Maria kiel parto de la monumento al Georgo Isaacs en Santiago de Cali (Kolombio).

Aŭtoroj
Aŭtoro Jorge Isaacs
Lingvoj
Lingvo Hispana
Eldonjaro 1867
Lando KolombioKolombio
Trajtoj
Paĝoj 65 ĉapitroj
Ĝenro Romantikismo
Information icon.svg
vdr

María estas romantika romano farita de la Kaŭkvalana aŭtoro Jorge Isaacs en 1869; la agado okazas ĉe la bieno «El Paraíso» (La paradizo), situanta en la municipo "El Cerrito" en la Valo de Kaŭko: en tiu bieno vere Jorge Isaacs loĝis.

Kvankam tiu ĉi romano estas enklasigita kiel romantika, ankaŭ enhavas humoraĵojn, kiujn oni eblas vidi en la ŝercoj kiujn la patro de "Efraín" (unu el la ĉefroluloj) faras al María, aŭ en la ŝercoj de María kaj Efraín, ĉiam respektemaj.

María pro ĝia strukturo kaj temo, konservas ĉiujn el la karakterizaĵoj de la sentimentala romano, kiu je tiu epoko en Francio atingis apogeon pro romanoj kiel Atala de Chateaubriand kaj Pablo y Virginia de Saint Pierre. La novelo havas multajn asimilitajn aspektojn prenitaj de tiaj franca romanoj.

La ĉeftemo de la romano estas la am-rilato inter la adoleskaj Efraín kaj María. Efraín estas filo de loka riĉulo el Valo de Kaŭko, kaj María estas lia kuzino.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Komence Efraín estas sendata al Bogoto por lerni kaj li estas adiaŭita de sia patrino, sia fratino Emma kaj sia kuzino María, tiu lasta ankoraŭ tre juna.

Post 6 jaroj da lernado, Efraín revenas hejmen kaj renkontiĝas kun sia kuzino María, kiu nun estas belega virino adoleska. Efraín kaj María enamiĝas kaj ĝuas sian amon. Subite María malsaniĝas, ŝi suferas de epilepsiajn atakojn, la sama malsano pro kiu ŝia patrino mortis. Maltrankvila pro la sano de María, Efraís transiras ĉevale riveron dum river-altiĝo, por alvenigi kuraciston kiu sanigu María-n. María saniĝas kaj la am-rilato inter ŝi kaj Efraín daŭriĝas. La patro de Efraín decidas sendi lin al Eŭropo por ke li fin-studu Medicinon, tio kaŭzas ke la juna paro estu deviga esti malkuna, sed ili fervore promesas unu la alian.

Dum unu jaro la rilato daŭriĝas per leteroj ĝis kiam Efraín ricevas leteron kiu diras ke María remalsaniĝis kaj nur lia ĉeesto povas sanigi ŝin. Efraín ekvojaĝas hejme, sed kiam li alvenas, Marías jam estas mortinta. Por Efraín ŝia foresto estis tre dolora, ĉar li neniam plu povis vidi sian vivamon. Trista, Efraín diŝiras rozon kiun María plantis kiel simbolo de ilia amo, li promenas tra la lokoj en kiuj li kaj María estis kune ĝis kiam li atingas la tombon de María. Tie Emma, la fratino de Efraín, donas al li la lastajn vortojn kaj kelkajn harojn kiujn María eltranĉis al si antaŭ ol morti.

Krom la ama intrigo de la romano, "María" enhavas aliajn aferojn kiuj videbligas ĉiutagajn sociajn aspektojn de tiu epoko, oni videblas tiajn aferojn pere de rakontoj kiaj tigra ĉasado, la geedziĝaj festoj de kamparanoj, la morto de nigrulino, la historio de Salomé, la revena vojaĝo de Efraín, ktp.

Informo pri la romano[redakti | redakti fonton]

Ĉapitro Efraín-a aĝo Datoj Loko Pasita tempo
Ĉap. I 13-jara 1848 Valo de Kaŭko kaj Bogoto 6 jaroj kaj 5 monatoj
Ĉap. II 19-jara Aŭgusto 1854 ĝis 30-a de januaro 1855
Ĉap. III
Ĉap. IV 20-jara Januaro 1855 ĝis junio 1856 Londono 17 monatoj
Ĉap. V
Ĉap. VI 21-jara 25-a de julio 1856 ĝis fine de aŭgusto 1856 Ekde Panamo ĝis Kaŭko 1 monato
Ĉap. IX
Ĉap. XI Fine de aŭgusto ĝis la 10-a de septembro 1856 (María Morto) Valo de Kaŭko 15 tagoj
Ĉap. XII Kalio
Ĉap. XIII 10-a de septembro ĝis la 13-a de septembro 1856 3 tagoj
Ĉap. XV Valo de Kaŭko

Romana strukturo[redakti | redakti fonton]

La romano havas 65 ĉapitrojn kiuj estas antaŭantaj de dediĉo "a los hermanos de Efraín" (Al la fratoj de Efrain'), per kiuj la aŭtoro, kaŝita malantaŭ la figuro de persono kiu plenumas komision, rakontas la faktojn kiuj okazis. Ankaŭ li antaŭ-sciigas la finon de la ĉefrolulo -"a quien tanto amasteis y que ya no existe" (tiu kiun vi tiom amis kaj kiu jam ne ekzistas)- kaj emfazas la doloran karakteron de la verko.

Citaĵo
 [...] kaj se vi haltas la legadon por plori, tiu ploro pruvos al mi ke mi plenumis ĝin [la misio] fidele.! 
— María, dediĉo, Al la fratoj de Efraín.

Tiu ĉi enkonduko volas prezenti la romanon kiel reala fakto kiu vere okazis. Al tiu fakto ankaŭ helpas la maniero per kiu la aŭtoro skribis la romanon, la romano enhavas plurajn rakontojn je unua persono kaj multajn membiografiajn partojn.

Dum la tuta romano la aŭtoro funde priskribas la naturon de la Valo de Kaŭko, la tiutempaj karakterizaĵoj arkitektaj de la bieno "El Paraíso", kaj ĝenerale la vivmanieroj de tiu epoko.

María kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Estis tradukitaj du esperantaj versioj de "María", la unua farita de la kukutano José Alfonso Gutiérrez, kiu gajnis esperantan premion pro sia traduko romana, la dua estis farita de Fulgencio González, komisiita de tiama Internacia E-Societo de Rusio.[1] Bedaŭrinde ambaŭ tradukoj ne survivis ĝis hodiaŭ. La traduko de Gutiérrez perdiĝis dum brulego je la 20-a jarcento, pri la dua traduko oni scias nenion.

Nuntempe ekzistas intereso de la Kolombia Esperanto-Ligo por retraduki la romanon, pere de vikiaj iloj kiel vikifontaro kaj vikilibroj oni nun tradukas la romanon.

Adaptaĵoj[redakti | redakti fonton]

La amhistorio de Efraín kaj María esti adaptita plurajn fojojn por kino, teatro, televido kaj ankaŭ por baleto. Laŭ la fondaĵo "Kolombia filma heredaĵo", la ĉefaj adaptaĵoj de la romano estas ĝin nun, la jenaj:[2]

  1. 1918, Meksiko, Rafael Bermúdez Zataraín.
  2. 1922, Kolombio, Máximo Calvo kaj Alfredo del Diestro.
  3. 1938, Meksiko, Chano Urueta.
  4. 1956, Kolombio, Bernardo Romero Lozano.
  5. 1966, Kolombio, Enrique Grau.
  6. 1970, Kolombio, Alfonso Castro Martínez.
  7. 1972, Kolombio, Meksiko, Tito Davison.
  8. 1972, Kolombio, Luis Eduardo Gutiérrez.
  9. 1985, Kolombio, "En busca de María" (Serĉante Marian), Jorge Nieto kaj Luis Ospina.
  10. 1988, Kolombio, televida romano, Juan Fernando Gutiérrez.
  11. 1991, Kolombio, televida serio, Lisandro Duque Naranjo kun Libreto el Gabriel Garcia Marquez.
  12. 1995, Kolombio, María baleto, Pepe Bayona.

Je 1903 estis unuafoja prezentita la opera versio de María kun muziko el Gonzalo Vidal. Tiu ĉi opero estis adaptita al la radio pluraj fojoj.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ ĵurnalo El Tiempo, 18-an de junio, 1967
  2. Moreno Gómez, Jorge Alberto. Jorge Isaacs kaj sia verko aŭdo-vida. Biblioteko kaj dokumentada centro el FPFC [1]. Consultado el 29 de dciembre de 2010
  3. Maria Teresa Cristina. Lagrima Viva. interreta publikaĵo
  • Arciniegas, Germán (1967). Genio kaj figuro de Jorge Isaacs. "Universitaria" Eldonejo. Bonaero.
  • Isaacs, Jorge(1969). María. Eldonejo "Huemul". Bonaero.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo María (novela) en la hispana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]