Mara lotuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
mara lotuso
Lotus maritimus sl5.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideoj Faboideae
Genro: Lotuso’’ Lotus
Specio: L. maritimus
Lotus maritimus
(L.)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Mara lotuso (Lotus maritimus) estas plantspecio en la familio de la Fabacoj, subfamilio Faboideoj (Faboideae). Ĝia ĉefa disvastigejo estas la mediteranea regiono kaj Mezeŭropo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

folioj de la mara lotuso (Lotus maritimus)
florantaj plantoj de la mara lotuso (Lotus maritimus)
Mara lotuso (Lotus maritimus)

Habito kaj folio[redakti | redakti fonton]

La mara lotuso kreskas kiel multjara herba planto. Ĝi posedas fortan tigon kaj mallarĝaj grundŝosoj. La tigo kaj la folioj estas pli aŭ malpli haraj aŭ kalvaj kaj plej ofte de blue verda koloro. La eĝaj tigo estas kuŝantaj ĝis starantaj, je la bazo disbranĉitaj kaj plej ofte 10 ĝis 20 cm longaj.

La folioj estas plej ofte karnecaj kaj kvinnombre pinataj. La bazaj folieto estas ĉiam pli malgrandaj ol la supraj kaj estas kiel la stipuloj mallongaj kaj kunkreskintaj kun la folitigo. La malsupraj folietoj estas obligve ovoformaj, pintaj kaj iom pli longaj ol la ĉ. 0,6 ĝis 1,2 cm longa folitigo. La tri finaj folietoj havas mallongan tigon aŭ estas sentigaj, ili estas renverse ovformaj ĝis deltoidformaj kaj longas ĝis 3 cm kaj ĝis 1,5 cm larĝa.

Floraro kaj floroj[redakti | redakti fonton]

La planto floras en majo ĝis julio. La relative forta flortigo estas ĉ. 5 ĝis 15 cm longa kaj multoble pli longa ol la folio, kiu ĝin portas. La floraroj estas ĉiam unufloraj. Sub la floro sidas du malgrandaj, plej ofte trinombraj brakteoj. DLa duseksa floro estas unusimetria kaj kvinnombraj kun duobla involukro. La kaliko estas tuba ĝis sonorilforma, ofte violkoloreca kaj havas unu centirmetro longan tubon. La 2,5 ĝis 3 cm longa korolo estas sulfurflava kaj ruĝiĝas dum la maturiĝo. La flago estas multe pli longa ol la flugirloj kaj la naveto havas preskaŭ rondan, ruĝbrune striitan platon kaj iom pli mallongan najlon. La flugiloj estas renverse ovformaj kaj kovras la supre verdeca naveto.

Frukto kaj semoj[redakti | redakti fonton]

La rektaj aŭ iom kunpremitaj guŝoj longas 4 ĝis 5 cm kaj larĝas ĉ. 3 mm; ili havas kvar glataj kaj ĉ. 1 mm larĝaj flugiloj. La guŝoj estas kalvaj aŭ iom haraj, en matura stato sepiabrune, kaj multsemaj.

La glataj, olivverdaj kaj nigre punktitaj semoj havas diametron de ĉ. 2 mm kaj estas globformaj.

Kromozomaro[redakti | redakti fonton]

La Kromozomnombro estas 2n = 14.[1]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La subgrundaj partoj de la mara lotuso malagrable odoras. La folioj de tiu specio havas rimarkeblan noktan moviĝon.

La nektaro nur estas atingebla por tiuj insektoj, kiuj havas minimume 12 mm longan rustron (speciale burdoj).

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Lotus maritimus estas elemento de la mezeŭropa kaj mediteranea flaŭro. La disvastigejo entendiĝas de la nordokcidenta Afriko trans Hispanujo kaj Francujo al suda Skandinavio kaj en la oriento ĝis Polujo kaj Rumanujo ,en la sudo ĝis la nordokcidenta Jugoslavio kaj norda Italujo, Korsiko kaj Sardenio. Unuopaj kreskejoj ekzistas en Krimeo kaj la kaŭkaza marbordo de la Nigra Maro.

La mara lotuso kreskas sur nutraĵriĉaj en printampo malsekaj grundoj.[1]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo de Lotus maritimus okazis 1753 fare de Carl von Linné. sinonimo de Lotus maritimus L. etas: Tetragonolobus maritimus (L.) ROTH, Lotus siliquosus L.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3131-5. Seite 599-600.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]