Marek Edelman
Marek Edelman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1919 en Gomel |
Morto | 2-an de oktobro 2009 (90-jara) en Varsovio |
Tombo | Hebrea tombejo de Varsovio |
Lingvoj | pola lingvo • jida lingvo • germana lingvo • franca lingvo |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Medical University of Łódź |
Familio | |
Edz(in)o | Alina Margolis-Edelman |
Amkunulo | Paula Sawicka |
Infanoj | Aleksander Edelman • Ania Edelman |
Parencoj | Anna Margolis Aleksander Margolis |
Okupo | |
Okupo | politikisto • kardiologo • sindikatisto |
Marek EDELMAN, ankaŭ Marek Edelmann (esperante Marko Edelman, jide מאַרעק עדעלמאַן; naskiĝis la 31-an de decembro 1922 in Homel, Belorusujo; mortis la 2-an de oktobro 2009 en Varsovio, Pollando[1]) estis pola kardiologo, politikisto kaj komandanto de la ribelo en la varsovia geto.



Post la milito Marko Edelman ĉiam rifuzis elmigri al Israelo. Li plurfoje kritikis la konduton de tiu ĉi en la palestinaj teritorioj. Jen la citaĵo el la intervjuo kun Marek Edelman, publikigita en la semajnrevuo "Tygodnik Powszechny", la 18an de aprilo 1993.: "Imagu, ke 12 mil da judoj travivis en Varsovio ĝis la Ribelo de Varsovio (septembro 1944), por savi 12 milojn da judoj oni bezonis engaĝigi minimume 100 mil da homoj. En la tiama Varsovio loĝis 700 mil, do ĉiu 7a polo estis engaĝigita. Tio estas granda elcento (...) Mi supozas, ke ne ekzistis tia dua urbo en Eŭropo, kaj bonvolu memori, ke nur en german-okupita Pollando estis la mortpuno pro la helpo al judoj".
En 1998, li estis honorigita per Ordeno de la Blanka Aglo.