Maria Aurèlia Campany
Aspekto
Maria Aurèlia CAPMANY (naskiĝinta la 3-an de aŭgusto 1918 en Barcelono, mortinta la 2-an de oktobro 1991 samloke) estis kataluna verkistino.
Vivo kaj graveco
[redakti | redakti fonton]Ŝi studis filozofion kaj literatursciencojn. Poste ŝi deĵoris kiel instruistino kaj dediĉis sin ekde 1983 al kulturpolitikaĵoj (ĉio en Barcelono).
Krom Mercè Rodoreda ŝi estas taksita la plej grava katalunlingva aŭtorino de la 20-a jarcento. Ŝi verkis romanojn, rakontojn, eseojn (i.a. pri virinaj temoj), teatraĵojn, radidramojn.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1947: Necessitem morir
- 1948: El cel no és transparent (versio ŝanĝita aperis en 1963 sub la titolo La pluja als vidres)
- 1956: Betúlia
- 1962: El gust de la pols
- 1967: Un lloc entre els morts
Fonto
[redakti | redakti fonton]Wilpert, Gero von: Lexikon der Weltliteratur. Fremdsprachige Autoren A-K, Verlag Kröner, Stuttgart 2008, ISBN 978-3-520-84301-2, p. 317
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fondaĵo Maria Aurèlia Capmany Arkivigite je 2012-07-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Retpaĝoj anglalingvaj dediĉitaj al ŝi Arkivigite je 2015-01-02 per la retarkivo Wayback Machine