Maria Leitner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Leitner
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1892 (1892-01-19)
en Varaždin
Morto 14-an de marto 1942 (1942-03-14) (50-jaraĝa)
en Marsejlo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Gefratoj János Lékai vd
Profesio
Okupo tradukistoverkistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maria LEITNER (naskiĝinta la 19-an de januaro 1892 en Varaždin, mortinta la 14-an de marto 1942 en Marsejlo) estis hungarlanda germanlingva verkistino kaj ĵurnalistino. Pasiginte la junajn jarojn en burĝa kaj juda familio ŝi iĝis komunistino. Famis ŝiaj per kaŝesploro faritaj reportaĵoj per kiuj ŝi malkovris socialajn cirkonstancojn (kion kopios poste la germana ĵurnalisto Günter Wallraff).

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1896 la familio translokiĝis al Budapeŝto, kie Maria frekventis inter 1902 kaj 1910 superan porknabinan lernejon. Ĝis 1913 ŝi studis en Svislando arthistorion kaj sanskriton. Poste ŝi laboris ĉe la budapeŝta distra gazeto "Az Est". Ŝi ankaŭ tradukadis, i.a. la romanon The Iron Heel de Jack London en la hungaran. Dum la Unua mondmilito ŝi deĵoris kiel eksterlanda korespondistino por socialismaj gazetoj, sed en 1920 ŝi devis forlasi la landon pro politikaj kialoj kaj ekĵurnalistinis en Berlino en 1921. Tie ŝi konatiĝis i.a. kun Willi Münzenberg.

En 1925 Leitner laboris por la magazino "Uhu" de la germana Ullstein-eldonejo en Usono kaj faris reserĉadon ankaŭ en Meza kaj Suda Ameriko. Ŝiaj socikritikaj reportaĵoj priamerikaj aperis en multaj maldekstraj gazetoj, ekz. ĉe "Vorwärts", "Arbeiter-Illustrierten-Zeitung", "Weg der Frau" kaj "Welt am Abend". En 1930, reveninte el Ameriko, ŝi publikigis la ĉefverkon Hotel Amerika; sekve ŝi membriĝis al la porverkista ligo "Schutzverband deutscher Schriftsteller".

En 1932 editoritis la kolekto reportaĵa Eine Frau reist durch die Welt. La gazeto "Arbeiter-Illustrierte-Zeitung" komencis la preson de la romano felietona Wehr dich, Akato! pri gujanaj lokaluloj defendantaj sin kontraŭ la premado de usona alumina firmao.

Post la potencakiro de la nazioj malpermesitis la verko Hotel Amerika kaj Leitner fuĝis al Prago kie estis ĵurnalisto daŭre, poste ŝi iris al Vieno, kie ŝiaj libroj tre ŝatatis. En 1934 ŝi ekziliĝis pro Aŭstrofaŝismo al Parizo kie ŝi estis sekretariino kaj domservistino. Ekde 1935 ŝi plurfoje vojaĝis sub malvera identeco al Germanio por raporti pri la veraj kondiĉoj subdiktaturaj. En 1937 aperis serie la romano Elisabeth, ein Hitlermädchen en la germanlingva taggazeto pariza "Pariser Tageszeitung".

En 1940 ŝi vivis sub tra malfacilaj kondiĉoj kaj financaj kaj sanaj. Ŝi intencis akiri vizon pere de American Guild for German Cultural Freedom sed arestitis kaj senditis en la virinan prizonon Camp de Gurs (Suda Franclando) de kie ŝi povis fuĝi. En printempo 1941 ŝi viditis en Marsejlo fare de Anna Seghers kaj Alexander Abusch.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1930, Hotel Amerika, romana dokumentado
  • 1932, Eine Frau reist durch die Welt, dokumentado
  • 2013, Mädchen mit drei Namen. Reportagen aus Deutschland und ein Berliner Roman, 1928-1933, Berlin, eldonejo AvivA
  • 2014, Elisabeth, ein Hitlermädchen. Ein Roman und Reportagen (1934-1939), Berlin, eldonejo AvivA

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]