Maria Theresia Ahlefeldt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Theresia Ahlefeldt
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1755 (1755-01-16)
en Regensburg
Morto 20-an de decembro 1810 (1810-12-20) (55-jaraĝa)
en Prago
Ŝtataneco Danio
Familio
Patro Alexander Ferdinand, 3rd Prince of Thurn and Taxis
Patrino Princess Marie Henriette Josepha zu Fürstenberg-Stühlingen
Frat(in)oj Karl Anselm, 4th Prince of Thurn and Taxis • Princess Elisabeth of Thurn and Taxis
Edz(in)o Ferdinand Graf von Ahlefeldt-Langeland
Okupo
Okupo komponistopianistoverkisto
vdr

Maria Theresia AHLEFELDT (la 16-an de januaro 1755 – la 20-an de decembro 1810) estis dana, (origine germana), komponisto kaj pianisto. Ŝi estas konata kiel la unua virina komponisto en Danio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Maria Theresia estis filino de la Princo Alexander Ferdinando von Thurn und Taxis (1704-1773) kaj lia tria edzino la Princino Maria Henrietta Josepha de Fürstenberg-Stühungen (1732-72).

Maria Theresia pasigis sian junaĝon ĉe la Regensburga kortego de sia patro, kiu estis konsiderata tre artama homo. La princa domo havis floran muzikan kaj teatran vivon. En tiu kultura kaj muzika etoso, la familio alternis inter franca kaj itala operoj, kaj ankaŭ germana teatro, kiu surscenejigis teatraĵojn, baletojn, pantomimojn kaj kantajn verkojn.

Maria Theresia kaj ŝiaj fratinoj estis konataj pro siaj pianludado kaj muzikemo. La simfonio trovita en la kortega biblioteko indikas, ke Maria Theresia jam komponis en siaj adoleskaj jaroj. Tamen ne estas informoj pri ŝia muzika edukado, sed laŭ ŝiaj verkoj oni povas aserti, ke ŝi posedis solidan muzikan scion.

Je sia 17 jaraĝo ŝi estis fianĉigita al princo Jozefo de Fürstenberg, fianĉiĝo kiu daŭris kvar jarojn kaj rompiĝis kiam ŝi havis amaferon kun la Princo Filipo de Hohenlohe, kun kiu ŝi deziris geedziĝi kontraŭ la opinio de sia familio, kiu ne permesis konkretigi ŝian volon. Tamen post kelkaj jaroj ŝi devis batali per pli drastaj rimedoj por certigi sian rajton edziniĝi al kiu ŝi deziris. Spite la familiajn protestojn kaj dramajn eventojn, ŝi fuĝis al Prago por geedziĝi (1780) kun la dana Grafo Ferdinand de Ahlefeldt-Langelandia (1747-1815). Ŝi estis devigata fuĝi por eviti areston, ĉar geedziĝi kontraŭ la volo de la familio estis tiam konsiderata krima ago.  

La paro devis translokiĝi al Ansbach, kie la edzo akiris la postenon de Kortega Marŝalo kaj Teatra Direktoro. En la Ansbacha kortego, Maria Theresia Ahlefeldt partoprenis amatorecan teatran ensemblon, gviditan de la angla Lady Craven. Ŝi verkis libreton kaj ŝi mem aktoris en komika opero en du aktoj “Frenezo, aŭ kia rakonto!” (La Folie, ou quel Conte!). De la sama periodo estas konata ankaŭ la kanto ‘Jura agado’ (Klage) por soprano, piano kaj fluto.

Post 12 jaroj en la Ansbacha kortego ili translokiĝis al Kopenhago, kie la edzo estis dungita kiel Kortega Marŝalo kaj Direktoro de la Reĝa Dana Akademio de Sciencoj. Ŝi komponis kantaton por la muzikklubo Harmonien kaj plurajn verkojn por la teatro. Ŝia plej granda muzika sukceso estis la muziko por opera baleto en kvar aktoj de la baletmajstro Vincenzo GaleottiTelemako sur la insulo de Kalipso” (1792). Ĝi restis en la repertuaro dum 20 jaroj; ankaŭ estis presita en germana kaj dana eldonoj, kaj kiel memstaraj pianludaj pecoj.

Maria Thelesia Ahlefeldt estis konsiderata de siaj samtempuloj kiel escepte talenta amatora komponistino kaj pianisto. Kiel nobelulino ŝi ne povis atingi la statuson de profesia artisto, tamen pro ŝia nobela naskiĝo, ŝia supera kultura edukado, kaj ŝia geedziĝo al nobelulo kun intereso en muziko kaj teatro, ŝi povis porti sian kreivan muzikan talenton multe pli kaj rikolti pli grandan publikan atenton ol virinoj ĝenerale en ĉi tiu epoko.  

La malgranda kolekto de entute naŭ konataj verkoj de Maria Theresia Ahlefeldt enhavas ekzemplojn de kelkaj el la plej popularaj kantoj de tiu tempo: baletan muzikon, kantludojn, komikan operon, simfonion, kantaton, ĉambran muzikon kun kantado, kaj solludan kantadon kun piano kaj fluto. La verkoj atestas, ke ŝi komponis kun bona scio, zorgo kaj sento de la simpla kaj sentema stilo kiu estis populara tiutempe.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 103 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Elekto de verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La Folie, ou quel Conte! (Libretto) 1780aj jaroj
  • Telemak paa Calypsos Øe (muziko, aria, ĥoro), 1792
  • Veddemaalet (muziko), 1793
  • Enamiĝo de Nina 1794/98

Referencoj[redakti | redakti fonton]