Marianne (magazino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Marianne
Ĝenro nacia eldono
Periodeco semajna

Lando Francio
Urbo Parizo
Ĉefredaktisto Hervé Nathan
Establodato 1997
Lingvo franca
Eldonkvanto 287 877 (2007)
ISSN ISSN 1275-7500

Retejo http://www.marianne2.fr/
Information icon.svg
vdr

"Marianne" (pr. : marjan) estas franca semajna informmagazino fondita de Jean-François Kahn kaj Maurice Szafran en 1997.

Pri la nomo "Marianne"[redakti | redakti fonton]

Saman nomon ricevis, ekde 1792, dum la Konvencio simbola alegoria prezentaĵo de la franca Respubliko sub formo de bustoj, statuoj, pentraĵoj, desegnoj por ilustri ties devizon "Libereco", "Egaleco", "Frateco".

Tendenco[redakti | redakti fonton]

"Marianne" kontraŭbatalas tion, kion ĝi nomas la "unikan penson". Laŭ la esprimo de ties kunfondinto, Jean-François Kahn, ĝia tendenco estas centrista revolucia. Ikonoklasta kaj provokema, ĝi ne ĝuas je favoro de reklamistoj. Sekve, 95% el ĝiaj enspezoj fontas el la vendado kaj nur 5% el reklamo. Tio ebligas al ĝi certan sendependecon sed perdigas la simpation de parto el la mediatoj[1] (la ĵurnalistino Pascale Clark ekskludis ĝin dum unu jaro kaj duono el sia ĉiutaga gazetara trarigardo ĉe la nacia radiostacio France Inter).

Marianne difinas sin kiel respublika ĵurnalo, kiu kontraŭbatalas tion, kion ĝi nomas "ekstremmaldekstrismon de la jaro 1968" same kiel la novliberalan tutmondiĝon[2]. Ĝi subtenas la entrepren- kaj merkat-liberecon sed forĵetas la ekonomian dogmismon, kiun ĝi ligas al monetarismo kaj al novliberalismo. Ĝi subtenas tamen reguligatan liberalismon, ŝtatajn monopolojn en la ŝlosilaj sektoroj, kie ĝi opinias, ke la publika servo estas prioritata.

Dum la referendumo pri la Traktato de Romo, en 2004, por projekto de eŭropa Konstitucio de 2005, "Marianne" fanfaronis esti la sola granda nacia mediato, kiu ne faris kampanjon ekskluzive por jesa voĉdono, sed kiu organizis vere kontraŭdiran debaton. Ĝi subtenas la eŭropan konstruadon sed, ankaŭ en tio, kondiĉe, ke la popoloj sekvu ĝin kaj ke ĝi ne estu instrumento de liberalismo de la jaroj 1990-2000, kiun ĝi nomas "turbo-kapitalismo".

"Marianne" ĝisdatigas statistikon pri senlaboreco, kiu adicias al la oficiala senlaboreco la personojn, kiujn ĝi opinias en serĉado de laboro sed ne enkalkulitaj ĉar ili ne respondas al la kriterioj de la Internacia Organizo de Laboro (IOL) : senlaboruloj partotempaj, personoj en kleriĝo kaj en Solidareca dungo[3]. Tiu kalkulsistemo preskaŭ duobligas la oficialajn statistikojn.

La 14an de februaro 2008, la gazeto lanĉis alvokon de la 14a de februaro por respublika vigla atentemo, kiun subskribis 17 politikistoj ĉiutendencaj[4] konfirmantaj sian alligitecon al la respublikaj principoj, al sekularismo, al sendependeco de la gazetaro, kaj al la grandaj opcioj, kiuj gvidis la eksterlandan politikon de Francio jam de 50 jaroj. Inter tiuj personoj eblas mencii Dominique de Villepin, Ségolène Royal kaj François Bayrou.

La magazino proponas ankaŭ interretan version "Marianne 2".

Eldonkvanto[redakti | redakti fonton]

Komence, en 2005, la magazino anoncis averaĝan vendon de 220 000 ekzempleroj, kun maksimumo en aŭgusto : 258 000 ekzempleroj; jarfine ĝi atingis 300 000. Male al la ceteraj titoloj de la nacia gazetaro, ĝi ne komunikas siajn nombrojn de dissendo (ekzempleroj presitaj kaj senditaj en la cirkvito de distribuado), kiuj inkludas la ekzemplerojn venditajn kaj resenditajn pro nevendo.[5].

Du apartaj eldonkvantoj superas 500 000 ekzemplerojn, el kiuj tiu de la 14a de aprilo, t.e. unu semajnon antaŭ la unua franca prezidenta baloto de 2007, en kiu aperis artikolo, kiu provis senmaskigi "la veran vizaĝon" de Nicolas Sarkozy[6].

Aliaj redakcianoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Amaskomunikiloj.
  2. Jean-François Kahn, "Kial ni proponas al vi kuniĝi kun ni", 2007. "por samtempa forĵeto de novliberala premega ortodoksio kaj de la nova detrua retoriko de la 1968-aj jaro. El reklamo kun alvoko al abono.
  3. {fr} Contrat Emploi-Solidarité, t.e. Kontrakto Dungo-Solidareco kreita en 1990 fare de Michel Rocard, tiam ĉefministro, en kiu la ŝtato alportis financan subtenon al entreprenoj kiuj dungis laboristojn.
  4. "L'Appel républicain de Marianne" (La respublika Alvoko de Marianne) en Marianne nº 565 de la 16a de februaro 2008..
  5. Fonto {fr} : http://www.marianne-en-ligne.fr/recherche/e-docs/00/00/5A/90/document_web.phtml...
  6. "Le Vrai Sarkozy" (La vera Sarkozy)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Plejparto el la informoj de tiu ĉi artikolo fontas el la franca versio de "Wikipédia".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]