Martín Castro López

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Martín Castro López
Persona informo
Naskiĝo 12-a de decembro 1990
en Kubo Havano, Kubo
Morto 11-an de decembro 2016 (2016-12-11)
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo arkitektoesperantisto
vdr

Martín CASTRO LÓPEZ (naskiĝis la  11-an de novembro 1954(nun 1954-11-11) - mortis la 11-an de decembro 2016 en Havano) estis kuba arkitekto kaj esperantista muzikisto. Li eklernis Esperanton en septembro 1979 kaj ekinstruis ĝin en 1981, estis aktivulo pri kulturo (1980-1983) kaj estrarano de KEA pri Kulturo (1984-1994). Li estis kunordiganto de E-konferencoj dum la Librofoiro Havano’86, membro de la Preparkomitato de la 1-a KEA-Kongreso kaj respondecis pri kulturaj aranĝoj dum la Konferenco Esperanto’88. Li estis kongresano kaj reprezentanto de kubaj artistoj en la 73-a UK (Roterdamo, 1988). Li estis LKK-ano pri artaj aranĝoj dum la 75-a UK (Havano, 1990). Martín prelegis dum la Unua Tutlanda Seminario (UTS) pri Informado (junio, 1992), la UTS pri Instruado (junio, 1993) kaj Ekspolingvo’93.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2016-04) “Nekrologo de Martín Castro”, Esperanto.cu (eo), p. 13.