Martin Puchner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Puchner
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1968 (1968-11-30) (55-jaraĝa)
en Erlangen
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato HarvardUniversitato de Kalifornio ĉe BerkeleyUniversitato de Bolonjo
Okupo
Okupo literaturkritikisto
vdr

Hans Martin Puchner (naskiĝis en 1969 en Erlangen, Germanio) estas german-usona literatursciencisto, literatura kritikisto kaj profersoro ĉe la Universitato Havard. Li estas la ĝenerala redaktisto de la Norton Anthology of World Literature (Norton Antologio de Monda Literaturo) kaj prelegas pri monda literaturo[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Martin Puchner studis kun stipendio de la Germana Nacia Akademia Fondumo ĉe la Universitato de Konstanco, ĉe la Universitato de Bologna kaj ĉe la Universitato de Kalifornio, Santa Barbara (MA, 1994). Li ricevis sian PhD de la Universitato Harvard en 1998.

Ĝis 2009 li estis dungita en la Universitato Kolumbio. Ekde tiam li instruis la anglan kaj komparatan literaturon en la Universitato Havard, kie li ankaŭ gvidas la teatran trejnadon. En 2017 li ricevis Guggenheim Fellowship[2]. Li estas membro de la Academia Europaea ekde 2011[3]. En 2016 li lanĉis HarvardX MOOC pri Monda Literaturo[4].

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

En 2017 li publikigis ampleksan raporton pri literaturo de la invento de skribo ĝis la Interreto: The Written World: The Power of Stories to Shape People, History, Civilization[5]. [12] La libro gajnis laŭdon de Margaret Atwood[6].

The Written World: The Power of Stories to Shape People, History, Civilization (La Skribita Mondo: La Potenco de Rakontoj por Formi Homojn, Historion, Civilizacion), Random House, Novjorko, 2017.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Puchner publikigis ankaŭ libron pri Rotwelsch, la (koda) lingvo inter vagantoj, judoj, ŝtelistoj kiu miksis vortojn el la jida, hebrea, germana, romaa, ĉeĥa kaj aliaj eŭropaj lingvoj kaj estis riĉa je esprimoj por polico, malliberejo, kiu ekestis el migrado kaj supervivado. Puchner lernis ĉi tiun sekretan lingvon de sia patro kaj onklo. Ŝajne lia onklo parolis ankaŭ Esperanton[7]. Tial Puchner plurfoje mencias Esperanton en tiu libro (ĉefe en ĉapitro 9)[8][9]. La libro ĝis nun aperis almenaŭ en la angla (2020) kaj germana (2021).

  • The Language of Thieves. My Family's Obsession with a Secret Code the Nazis Tried to Eliminate, New York: Norton, 2020, aperinta en germana traduko sub la titolo "Die Sprache der Vagabunden: Eine Geschichte des Rotwelsch und das Geheimnis meiner Familie". eld. Siedler, München 2021, ISBN 978-3-8275-0149-3.

Por kompleta listo de publikaĵoj, vidu la retejon de Martin Puchner: martinpuchner.com

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Arkivita kopio". Arkivita el la originalo je 2010-06-12
  2. (en) "John Simon Guggenheim Foundation | Martin Puchner".
  3. (en) Mitgliederverzeichnis: Martin Puchner, Academia Europaea.
  4. (en) "Masterpieces of World Literature".
  5. (en) "The Written World by Martin Puchner | PenguinRandomHouse.com". Arkivita de la originalo je 2017-09-25.
  6. (en) @MargaretAtwood (la 18-an de Junio 2017). "The Written World: How Literature Shaped Civilization, by Martin Puchner: coming in Nov. Well worth a read, to find out how come we read..." (Tweet) – Twitter.
  7. (en) The Language of Thieves: The Story of Rotwelsch and One Family’s Secret History, The American Academy in Berlin
  8. (de) Die Sprache der Vagabunten, rete legebla parto kiu rilatas al Esperanto
  9. (en) The Language of Thieves: The Story of Rotwelsch and One Family’s Secret History, rete legebla parto kun mencio de Esperanto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Words without Borders

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]