Marvan Barguti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marwan Barguti)
Marvan Barguti
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1959 (1959-06-06) (64-jaraĝa)
en Kobar,  Jordanio
Lingvoj araba
Ŝtataneco Palestino
Alma mater Universitato Bir Zeit
Familio
Edz(in)o Fadwa Barghouti
Infanoj 4
Okupo
Okupo politikisto
Verkoj Alf yawm fī zinzānat al-ʻazl al-infirādī
vdr

Marvan Barguti aŭ Marŭan Barguti (arabe مروان البرغوثي Marwān al-Barghūthī, palestin-arabe Marwān il-Barghūthi; naskiĝis la 6-an de junio 1958 en Ramallah) estas palestina politikisto kaj enprizonigita teroristo (el israela vidpunkto) kaj aktivulo (el palestina vidpunkto).

Li estas ĉefo de Fatah-Tanzim en Cisjordanio, apartenas al gvidantoj de al-Aksa-Intifada. Li postulas ĉesigon de israela okupado de palestinaj teritorioj (okupitaj ekde 1967).

Li estis juĝita la 6-an de junio 2004 je kvinfoja ĝismorta kaj 40-jara prizono pro murdo de kvin israelaj civiluloj. Li asertas, ke persone ne partoprenis la atencojn. Barguti estas karisma kaj ŝatata politikisto inter la palestinoj, li kandidatiĝis eĉ por prezidenteco, sed la Fatah-movado elektis la pli moderan Maĥmud Abbas.

En aŭgusto de 2009, li estis elektita al Centra Komitato de Fatah.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]