Masakro de My Lai
La masakro de My Lai estis militkrimo de usona armeo, kiu okazis dum la vjetnama milito en la sudvjetnama vilaĝo nomata My Lai. Efektivigite de usonaj soldatoj kontraŭ centoj da senarmaj vjetnamaj civiluloj la 16-an de marto 1968, je la fino de la Vjetnama milito. La masakro fariĝis evento, kiu plej multe simbolis la militkrimojn de usonaj soldatoj en Vjetnamio.
Pro la eventoj en Mei Lei, kiuj okazis en la ĉirkaŭo de la Tet-atako, kiu volonte ŝanĝis la usonan publikan opinion de klara venko en Vjetnamujo al klopodi dignan finon de la batalado, opozicio al la usona ĉeesto en la loko kreskis tutmonde. Krome, konsekvence al la masakra enketo, la aliro de komanda respondeco estis establita en la militaj leĝoj. Laŭ ĉi tiu aliro, ankaŭ konata kiel la Medina Normo (nomita laŭ Ernst Medina, komandanto de la specialtrupo ĉe Mei Lei), la estro de la trupo havas kriman respondecon pri militkrimoj aŭ homaj rajtoj-malobservoj faritaj ene de sia jurisdikcio se li ne agas por malhelpi la militkrimoj.
Socie, la masakro ilustris, kiel la konscienco de manpleno da malaltrangaj soldatoj, el totala forto de dekoj, povus ĉesi mortigi senkulpajn homojn, kaj eĉ kondamni la kulpulojn. Malgraŭ la provoj de la supera oficiro, "la konscienco de eltrovema sola soldato finfine decidis la aferon."
La masakro[redakti | redakti fonton]
La 16-an de marto 1968, grupo de usonaj soldatoj de la 11-a infanteria brigado kun gvido de la 24-jara leŭtenanto William Calley havis la ordonon, la malgrandan vilaĝon My Lai okupi kaj traserĉi por geriloj de la Vjetkongo. La vilaĝo situis tre proksime al la nordvjetnama limo, tiel la loĝantoj estis kalkulitaj kiel potencialaj apogantoj de la Vjetkongo.
La soldatoj seksatencis virinojn kaj pripafis ĉiujn vilaĝanojn de la vilaĝo: 503 civitanoj, el kiuj estis 182 virinoj, 172 infanoj, 89 viroj sub 60 jaroj kaj 60 maljunuloj. Nur la usona helikoptera stiristo Hugh Thompson devigis la soldatojn per paf-minaco indulgi 11 virinojn kaj infanojn, kiujn li evakuis. Li estis pro tio distingita per Soldier's Medal, je 30 jaroj poste.
Gvidantaj oficiroj provis kaŝi la masakron, sed la 5-an de decembro 1969 aperis en la Life-magazino detala artikolo pri la masakro. Pli poste sciigis la afero ankaŭ Newsweek kaj Time. La artikoloj ŝokis la publikon. Nur kvar soldatoj estis starigitaj antaŭ militara tribunalo. Oni prijuĝis la ordon-eldonitan oficiron Calley je vivlonga prizono, sed post tri tagoj prezidento Richard Nixon ŝanĝis tion al hejma aresto. Cally restis 3,5 jarojn en hejmaresto.
Seymour Hersh, la ĵurnalisto, kiu malkovris la cirkonstancojn de la tragedio, ricevis en 1970 Pulitzer-premion. La ŝokigajn fotojn faris Ron Haeberle, oficiala ĵurnalista akomponisto dum la vjetnama milito.
La publikigo markis ŝanĝon en prijuĝo de la vjetnama milito kaj fortigis la kontraŭmilitajn movadojn.
Sur la loko de la tragedio funkcias dokumenta centro.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Priskribo de Ronald Ridenhour Arkivigite je 2006-06-30 per la retarkivo Wayback Machine