Matematika terminaro (Bean 1954)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tiu ĉi artikolo temas pri libro de Cecil Morris Bean. Pri aliaj libroj samnomaj vidu la apartigan paĝon matematika terminaro.
Matematika Terminaro
Aŭtoro Cecil Morris Bean
Eldonjaro 1954
Urbo Roterdamo
Eldoninto UEA
Paĝoj 39
vdr

Matematika Terminaro, 1954

  • kurta skizo: Esperanta vort-listo kaj terminaro pri matematiko - sen nacilingvaj tradukoj
  • aŭtoro: C. M. Bean, (verŝajne Brito)
  • aŭspicio: Brita Esperantista Scienca Asocio
  • eldonejo: UEA Roterdamo (Nederlando)
  • jaro de la eldono: 1954
  • paĝoj: 39
  • 2 partoj:
    • I: laŭalfabeta kaj laŭnumera listo de 1031 ĉef-terminoj (3 specoj: Plena-Vortar-aj, oficilaj, nov-proponaj)
    • II: 5 sekcioj: terminoj kun ties difinoj laŭ Bean, okaze fontoj aŭ - se neniu fonto - neologismo; (ĉ. 250 ĉefaj eniroj)
      • (a) algebro - infinitezima kalkulo - trigonometrio (p. 18-22)
      • (g) geometrio - analitiko (p. 22-29)
      • (m) aplikata matematiko (p. 29-32)
      • (n) aritmetiko - nombroteorio (p. 32-36)
      • (s) statistiko (p. 36-39)
  • fontoj, i.a.:
  • ilustraĵoj: ne
  • formato, longo: A6 , ĉirkaŭ 15.2 cm

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Kompreneble la enhavo de ĉi tiu libreto havas ĉefe valoron por la kompetentuloj en la koncerna fako, tamen ni povas ĝoji, ke de tempo al tempo aperas pli da tiaj terminaroj pri diversaj fakoj kaj sciencoj ĉar tio ja montras ke nia lingvo ĉiurilate taŭgas por esprimi ĉiujn konceptojn sur kiu ajn tereno. La verketo estas dividita en du partojn. La unua enhavas alfabetan liston de diversaj nocioj kaj la dua la klariigon de tiuj nocioj, dividitan en 5 sekcioj laŭ la temoj: a. Algebro, Infinitezima Kalkulo, Trigonometrio; b. Geometrio. Analitiko; m. Aplikata Matematiko; n. Aritmetiko, Nombroteorio kaj s. Statistiko. 
— Belga Esperantisto - Numero 332, Aprilo, 1955

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]