Olav Reiersøl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Olav REIERSØL (naskiĝis la 28-an de junio 1908 en Krødsherad (Norvegio), mortis la 14-an de februaro 2001), estis norvega profesoro pri stokastiko, esperantisto kaj Esperanto-vortaristo kaj -gramatikisto.

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Post diplomitiĝo en 1935 Reiersøl laboris de 1936 ĝis 1938 kiel asistanto de Ragnar Frisch, la unua Nobel-premiito pri ekonomiko (1969). Ekde 1950 li estis docento pri matematiko kaj de 1958 profesoro pri stokastiko ĉe la Universitato de Oslo. Li membris en la Norvega Akademio de Sciencoj kaj Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Ekinteresita jam knabaĝe pri Esperanto, Reiersøl lernis ĝin per Cseh-kurso kaj membriĝis en Klubo Esperantista en Oslo en 1932. Pro partopreno en la kontraŭ-germana rezisto, en 1943 li devis fuĝi al Svedio, kie li spertis viglan Esperanto-komunikadon inter diverslandaj rifuĝintoj.

Post sia unua partopreno en la 35-a UK 1950 en Parizo, li nature aniĝis en la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la 37-a UK 1952 en Oslo. En 1968 kun Carl Støp-Bowitz li iniciatis la fondon de Studenta Esperanto-Societo kaj samtempe instruis Esperanton en la universitato.

Scienca agado en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Matematika terminologio[redakti | redakti fonton]

Lia scienca agado en Esperanto etendiĝis preter lia fako ankaŭ al lingvaj temoj: li ellaboris Plurlingva matematika terminaro (1963), kontribuis pri matematiko al Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (1970) kaj fine verkis Matematika kaj stokastika terminaro Esperanta (1987, 1994).

Unu el la gvidaj "tempistoj"[redakti | redakti fonton]

Liaj studoj "Participoj kaj konjugaciaj formoj en Esperanto" (1980), "Kritika analizo de la Akademiaj proponoj kaj decidoj pri la uzo de verbaj formoj" (1985) kaj "Aspektismaj reguloj pri la uzo de verbaj formoj en Esperanto" (1990) ĝis hodiaŭ estas la plej profundaj prezentoj de la t.n. "-ata/-ita"-demando, t.e. pri la ĝusta interpreto de la pasivaj participoj en Esperanto, el "tempista" vidpunkto. Kvankam la Akademio de Esperanto sub la direktoreco de Gaston Waringhien decidis favore al la kontraŭa opinio, la t.n. "aspektismo", kaj kvankam Reiersøl estis akre kritikata ekzemple de Michel Duc Goninaz, la studoj de Reiersøl daŭre restas legindaj kaj nenion perdis de sia argumenta aktualeco.

Sciencaj organizoj[redakti | redakti fonton]

Reiersøl kunfondis Internacian Asocion de Esperantistaj Matematikistoj (IAdEM, 1974), lekciis ĉe Someraj Universitataj Kursoj (1976, Lieĝo) kaj de 1985 ĝis sia morto estis plenrajta membro de AIS San-Marino.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1963: Kelkaj konsideroj pri matematikaj terminoj en Esperanto; Oslo, Norvegio
  • 1973: Konsideroj pri matematikaj kaj stokastikaj terminoj en Esperanto; Oslo, Norvegio
  • 1976: Probablokalkulo. Elementa enkonduko. SUK-kursoteksto - KT 21; Liege, Belgio
  • 1980: Kriterioj por lingvotaksado en interlingvistiko. p. 216-227 en Miscellanea Interlinguistica, Budapest
  • 1982: Matematikaj kaj statistikaj terminoj en Esperanto. Suplemento al Plena Ilustrita Vortaro. Statistical Memoirs, n-ro 1, 1982. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio. Republikigita en Akademiaj Studoj 1983 (red. Rüdiger Eichholz). Esperanto Press, Bailieboro, Kanado
  • 1984: Diferencialaj ekvacioj de samplaraj distribuoj. Statistical Research Report, no. 6, 1984. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio
  • 1985: Principoj por elekto de matematikaj kaj stokastikaj terminoj en Esperanto. Statistical Memoirs, n-ro 2, 1985. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio
  • 1987: Matematikaj kaj stokastikaj terminaro Esperanta. Statistical Memoirs, n-ro 1, 1987. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio
    • 1994: reviziita kaj pliampleksigita dua eldono. Statistical Memoirs, n-ro 2, 1994. Matematika Instituto, Universitato de Oslo, Norvegio; ISBN 82-553-0894-6, havebla ĉe UEA

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]