Mathura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mathura
hindie: मथुरा, urdue: متھرا
urbo
Mathura Temple-Mathura-India0002.JPG
loka kriŝna templo
Ŝtato Flago de Barato  Barato
Subŝtato Utar-Pradeŝo
Koordinatoj 27°29′33″N 77°40′25″E  /  27.4925°N, 77.67361°O / 27.4925; 77.67361 (Mathura)
Horzono UTC+5:30
Situo de la urbo enkadre de Barato
ButtonRed.svg
Situo de la urbo enkadre de Barato
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Art of Mathura
Retpaĝo: www.mathura.nic.in

Mathurahindie मथुरा, urdue متھرا – estas urbo de Barato. Ĝi apartenas al la subŝtato Utar-Pradeŝo, kaj estas la administra centro de samnoma distrikto.

Dum la antikva periodo, Mathura estis ekonomia centro, lokita ĉe la kruciĝo de gravaj karavanaj vojoj. Laŭ barata censo de 2011 la urbo tiam havis 441 894 loĝantojn.

Laŭ hinduismaj sanktaj skribaĵoj Mathura estas la naskiĝloko de la diaĵo Kriŝno. La templo Keshav Dev estis konstruita en antikva tempojoj sur la loko de la legenda naskiĝloko (subtera malliberejo). Laŭ la epopeoj Mahabharato kaj Bhagavata Purana, Mathura estis la ĉefurbo de la Reĝlando Surasena, regata fare de Kansa, la patrina onklo de Ŝri Kriŝno.

En 1897 en Mathura naskiĝis la brita kuracisto kaj psikoanalizisto Wilfred Bion.