Matosinhos
Matosinhos | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Portugalio urbo de Portugalio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 175 478 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 811 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 11′ N, 8° 41′ U (mapo)41.186666666667-8.6844444444444Koordinatoj: 41° 11′ N, 8° 41′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 62,42 km² (6 242 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Matosinhos [+] | |||||
Matosinhos (portugallingva prononco: [mɐtuˈziɲuʃ]) estas urbo kaj municipo de la Distrikto Porto, regiono Norda, Portugalio, kun ĉirkaŭ 175 478 loĝantoj (2011). La urbocentro, la urbo mem, havis 45 703 loĝantojn en 2001. Matosinhos formas parton de la metropola areo Granda Porto.
Administracia divido
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas subdividita en kvar freguesias, nome:
- Custóias, Leça do Balio e Guifões
- Matosinhos e Leça da Palmeira
- Perafita, Lavra e Santa Cruz do Bispo
- São Mamede de Infesta e Senhora da Hora
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas multaj restaĵoj de Paleolitiko, Neolitiko (dolmenoj) kaj Bronzepoko (kastrumoj). La navigeblo de la estuaro de la rivero Leça helpis la martransporton, grava por la komerco de varoj el la tuta Romia Imperio. Tio kuniĝis al disvolvigo de ŝoseoj kaj pontoj en la areo, kio ĉefe rezultis en plibonigo de komerco de salo. Ankaŭ la instalado de mezepokaj monaĥejoj en la areo helpis la disvolvigon.
Unu el plej fruaj oficialaj registroj referenca al Vila de Matesinum, jam Matusiny, datas el 1258, kiel rezulto de Sondesploro fare de Afonso la 3-a. Manuelo la 1-a donis foruon la 30an de Septembro 1514. Matosinhos estis altigita al kategorio de urbo la 28an de Junio 1984. En la kolonia epoko la elmigrado de multaj lokanoj al Brazilo rezultis en reveno de enspezoj al la urbo. Iam la loknomo estis Bouças ĝis 1909, kiam Matosinhos estis multe pli grava ol Bouças.
Proksimeco al Porto rezultis en plialtigo de 25 000 loĝantoj komence de la 20-a jarcento ĝis nunaj 172 000.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de Senhor Bom Jesus de Matosinhos — templo baroka, de Nicolau Nasoni.
- Padrão do Bom Jesus de Matosinhos — granita krucmonumento.
- Monaĥejo de Leça do Balio — kun gotika preĝejo kiu konservas romanikajn elementojn.
- Manuelina krucmonumento en Leça do Balio konstruita el ŝtono de Ançã.
- Ponto de Carro.
- Romia industria komplekso pri saligo kaj transformado de fiŝo — nacia monumento formita de 23 ujoj elfositaj ĉe strando de Angeiras, kiu utilis por preparado de garum.
- Obelisko de Strando de Memoro — pri elŝipiĝo de liberalaj fortoj de D. Petro la 4-a.
- Blazondomo Casa do Mar.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Municipo de Matosinhos Arkivigite je 2009-12-18 per la retarkivo Wayback Machine portugale
- Exponor - Feira Internacional do Porto Arkivigite je 2021-07-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Municipa Biblioteko Florbela Espanca
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Matosinhos en la portugala Vikipedio.