Matthias Platzeck
Matthias Platzeck | |||||
---|---|---|---|---|---|
membro de la parlamento de Germanio | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Matthias Platzeck | |||||
Naskonomo | Matthias Platzeck | ||||
Naskiĝo | 29-an de decembro 1953 (69-jara) en Potsdam, Potsdam District, ![]() | ||||
Lingvoj | germana [#] | ||||
Ŝtataneco | Germana Demokratia Respubliko • Germanio [#] | ||||
Alma mater | Teknika Universitato Ilmenau [#] | ||||
Partio | Socialdemokratia Partio de Germanio [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Hans Platzeck [#] | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto [#] | ||||
Aktiva en | Bonno • Potsdam [#] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
Ministroprezidanto de Brandenburgio ![]() | |||||
Dum | 2002 – 2013 | ||||
Antaŭulo | Manfred Stolpe | ||||
Sekvanto | Dietmar Woidke | ||||
Partiestro de SPD ![]() | |||||
Dum | 2005–2006 | ||||
Antaŭulo | Franz Müntefering | ||||
Sekvanto | Kurt Beck | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Matthias PLATZECK [placek] (naskiĝinta la 29-an de decembro 1953 en Potsdam, do nun 69-jara) estas germana politikisto. Lia partio estas la Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD).
Ekde la 26-a de junio 2002 ĝis 28-a de aŭgusto 2013 li estis ministroprezidanto de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. De la 15-a de novembro 2005 ĝis la 10-a de aprilo 2006 li krome estis nacia prezidanto de sia partio. Jam antaŭ la akcepto de la posteno de ministroprezidanto, li de 1990 ĝis 1998 estis ministro en du landaj registaroj de la antaŭa ministroprezidanto Manfred Stolpe - komence li estis membro de la partio Alianco '90/La Verduloj, poste estis senpartia kaj ekde 1995 membro de la socialdemokratia partio.