Maurice de Hirsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maurice de Hirsch
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1831 (1831-12-09)
en Munkeno
Morto 21-an de aprilo 1896 (1896-04-21) (64-jaraĝa)
en Nové Zámky
Lingvoj franca
Ŝtataneco Reĝlando BavarioFrancio
Familio
Patro Josef von Hirsch
Edz(in)o Clara de Hirsch
Infano Lucien de Hirsch de Gereuth
Okupo
Okupo entreprenistofilantropo • bankisto
vdr

Moritz von HIRSCH (naskiĝinta la 9-an de decembro 1831 en Munkeno, mortinta la 21-an de aprilo 1896 en Nové Zámky) estis germana entreprenisto kaj filantropo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de bavara kortega bankisto li ekdeĵoris en brusela banko en 1851, kies kunposedanto kaj pariza filiestro li iĝis. En Parizo li elpensis planon de fervoja konekso inter Vieno kaj la Otomana Imperio, kiun li volis realigi kun la Sudfervojkompanio kaj la Aŭstriaj ŝtatfervojoj. Pro malsukceso (diversaj investontoj kontraŭis la planojn) Hirsch rekte ekintertraktis kun Konstantinopolo kaj ricevis en 1869 la permeson fare de la turkia registaro konstrui fervojliniojn (kie cirkulis poste i.a. la fama Orient-ekspreso).

Fonditis akcia kompanio en Vieno kiu eldonis - por financi la tuton - akciojn (Türkenlose) kun helpo de Anglobank en 1871. Hirsch iĝis la saman jaron aŭstria ŝtatano kaj gajnis multe da mono; substrekendas ke li estis tiam ankaŭ malŝparema mecenato. Li i.a. subtenis Alliance Israélite Universelle, lazaretistojn dum la rusia-turkia milito, judojn malriĉajn en Orienta Eŭropo. Por establigi agrikulturajn koloniojn por rusiaj judoj li akiris eĉ terenojn en Suda Ameriko, ĉefe Argentino. En 1891 li fondis Jewish Colonisation Association, kiu iĝis unu el la plej efikaj bonfartaj organizaĵoj judaj, kaj lernejan fondaĵon en Galicio. En Novjorko li ankaŭ fondis helporganizaĵon. Dum la Berlina Kongreso li engaĝiĝis pri la samrajthaveco de judoj en Balkanio. Tamen li ne ŝatis la planojn de Theodor Herzl krei propran judan ŝtaton.

Fonto[redakti | redakti fonton]