Max Ehrlich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max Ehrlich
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1909 (1909-10-10)
en Springfield
Morto 11-an de februaro 1983 (1983-02-11) (73-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj usona angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Miĉigano vd
Familio
Infanoj Amy Ehrlich vd
Profesio
Okupo romanisto • sciencfikcia verkisto • scenaristo vd
Verkado
Verkoj The Reincarnation of Peter Proud ❦
The Reincarnation of Peter Proud vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Max Simon Ehrlich (10-an de oktobro 1909 - 11-an de februaro 1983) estis jud-usona ĵurnalisto, scenaristo kaj verkisto. Li estas plej konata por la romano The Reincarnation of Peter Proud kaj la scenaro por samnoma filmo. Li estas patro de Amy Ehrlich, verkistino de infanaj libroj.

Ehrlich komencis sian karieron en ĵurnaloj, laborante kiel korespondanto de Knickerbocker Press kaj Evening News de Albany, New York, dum studentaj jaroj en Universitato de Miĉigano dum 1930-aj jaroj. Post diplomiĝo li laboris ĉe The Republican de Springfield, Massachusetts. Post li verkis por radio kiel ĉefscenaristo por WSPR en 1938 kaj 1939. Li estis redaktisto por American Jewish Committee de 1939 ĝis 1941. De 1941 ĝis 1945 li estis redakta helpdirektoro de radia sekcio de American Red Cross.

Post Dua mondmilito li verkis scenarojn por radioserioj kiel The Big Story, The Shadow, Big Town, kaj Mr. and Mrs. North. Post li verkis por televido por serioj kiel Barney Blake, The Big Story, The Defenders, The Nurses, The United States Steel Hour, kaj Star Trek (epizodo "The Apple").

Li ricevis 1944 premion de Writers' War Board kaj 1963 premion de Huntington Hartford Foundation Fellowship.

Romanoj[redakti | redakti fonton]