Meksika makisgarolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Meksika makisgarolo
Meksika makisgarolo
Meksika makisgarolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Aphelocoma
Specio: A. ultramarina
Aphelocoma ultramarina
(Bonaparte, 1825)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La meksika makisgarolo, Aphelocoma ultramarina,[1]) iam konata kiel grizbrusta makisgarolo, estas garolo de Ameriko indiĝena de Orienta Patrinmontaro, Okcidenta Patrinmontaro kaj Vulkana Kordilero de Meksiko. Ili atingas norde al orienta Arizono, okcidenta Nov-Meksiko kaj plej okcidenta Teksaso en Usono. Ties preferata biotopo estas montetaj arbaroj de pinoj kaj kverkoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas mezgranda (~120 g) paserino simila laŭ grando al plej parto de aliaj garoloj, kun blua kapo, blugriza dorso, bluajn flugiloj kaj vosto kaj palgrizaj brusto kaj subaj partoj. Ambaŭ seksoj estas morfologie similaj, kaj junuloj diferenciĝas nur pro malpli blua koloro kaj, en kelkaj populacioj, flava (anstataŭ nigra) beko kiu iom post iom iĝas pli nigra laŭlonge de aĝo. La iriso estas bruna kaj la gamboj estas nigraj. Ĝi estas pli facile distingebla el la simila Okcidenta makisgarolo pro la unukoloraj (nestriitaj) gorĝo kaj brusto, kaj la dorso malpli kontrasta kun kapo kaj flugiloj. Ties teritorio iom koincidas kun tiu de la Okcidenta makisgarolo, sed, kie ili koincidas la du specioj ŝajne montras ekologiajn kaj morfologiajn karakterojn (Curry et al. 2002).

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Vintre la dieto de la Meksika makisgarolo konsistas ĉefe el glanoj kaj pinsemoj, kiuj estas stokitaj aŭtune. Tamen ili estas ĉiomanĝantaj en ĉiu sezono kaj ties dieto inkludas ampleksan varion de planta kaj animala materialo, inklude senvertebrulojn, etajn amfibiojn kaj reptiliojn, ovojn kaj birdidojn.

Ili havas sistemon de kooperativa reproduktado simila al tiu de la rilata Florida makisgarolo per kiu kelkaj birdoj helpas ĉeneste; tiuj 'helpantoj ĉe nesto' estas kutime nematuraj idoj de la hegemonia paro el la antaŭaj 1-2 jaroj, sed inkludas ŝajne ankaŭ nerilatajn armembrojn.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Estas sep priskribitaj subspecioj kiuj estas dividitaj en kvar genetikaj grupoj (vidu sube). Klaraj diferencoj en grando, koloro, voĉo kaj genetiko portis kelkajn fakulojn konsideri almenaŭ tri el tiuj grupoj kiel separataj specioj (Navarro-Sigüenza kaj Peterson 2004), sed la geografiaj limoj de tiuj eventualaj specioj estis malmulte priskribitaj. Nordaj populacioj okupas konstantan U-forman areon tra la altaj teroj de Okcidenta Sierra Madre kaj Orienta Sierra Madre kaj de la centra Meksika plataĵo; tamen, genetikaj diferencoj en mitokondria kaj mikrosatelita DNA markante la grupojn aperas subite indikante iajn barilojn al genetika ŝanĝo (McCormack et al. 2008). La suda teritorio iras tra la Vulkana Kordilero. Tiu formas linion el oriento okcidenten ŝajne sen genetika fluo inter la U pro la interrompa Depresio Balsas. Varioj laŭgrandaj ne ĉiam obeas la regulon de Bergman ĉar pli sudaj populacioj de Orienta Sierra Madre estas pli grandaj ol la nordaj populacioj. Krome la plej suda grupo en la Vulkana Kordilero estas la plej grandaj el ĉiuj. Kolorvario videblas en tio ke la garoloj de la Vulkana Kordilero estas pli bluaj ol la nordaj populacioj. Meksikaj makisgaroloj ŝajne ne sekvas la sistemon de la Regulo de Gloger ĉar Meksikaj makisgaroloj de pli arida biotopo en sudokcidenta Teksaso estas ankaŭ la plej bluaj. Aliflanke la Meksikaj makisgaroloj de Arizono - ankaŭ arida biotopo – havas washed-out aspekton kongrue kun la Regulo de Gloger.

Suda grupo
Vulkana Kordilero de centra Meksiko. Junuloj havas flavan bazon ĉe beko ĝis la dua jaro. Plenkreskuloj estas pli grandaj kaj longvostaj sed ankaŭ pli mallongbekaj ol tiuj de la nordaj grupoj. Geografie izolitaj kaj morfologie kaj genetike distingaj el nordaj grupoj. Diferencoj inter orienta (A. u. colimae) kaj okcidenta subspecioj (A. u. ultramarina) postulas pliajn studojn.

  • Aphelocoma ultramarina ultramarina Bonaparte, 1825
Vulkana Kordilero el SOr Ĥalisko/NOk Miĉoakano al centrokcidenta Veracruz, Meksiko.
  • Aphelocoma ultramarina colimae
NOk de ultramarina, sed tre loka: okcidenta kaj centra Ĥalisko al NOr Colima

Okcidenta grupo
Okcidenta Sierra Madre al Arizono kaj Nov-Meksiko. Limoj en Ĥalisko postulas pliajn studojn. Junuloj havas flavan bazon ĉe beko ĝis la dua jaro.

  • Aphelocoma ultramarina gracilis
Or Nayarit kaj N Ĥalisko
Malgranda
  • Aphelocoma ultramarina wollweberi
Ok Mexico
Intermeza
  • Aphelocoma ultramarina arizonae
NOk Meksiko norden al Arizono kaj Nov-Meksiko, Usono
Granda. Uniforme palverdaj ovoj sen makuletoj speckles.

Orienta grupo
Orienta Sierra Madre norde al Teksaso. Junuloj havas nigran bekon post elnestiĝo, sed supra interno de la supra makzelo povas resti parte blanka ĝis la dua jaro. Oni supozas malpli socian kutimaron kompare kun aliaj grupoj kaj kooperativan reproduktadon (Ligon kaj Husar 1974) kaj grandaj aroj (Bhagabati kaj Horvath 2006).

  • Aphelocoma ultramarina potosina
Orienta-centra Meksiko
Pli granda
  • Aphelocoma ultramarina couchii
S Novleono kaj Ok Tamaŭlipaso norde al SOk Teksaso (Montaro Ĉisos)
Pli malgranda ol la antaŭe menciita. Populacio de tiu lasta subspecio distingebla pro pli kontrastaj markoj kaj ekologiaj preferoj (birdoj de malaltaj teroj). Ovokoloro povas gami el tutblua al nilblua kun palbrunaj punktoj, plej marke sur la senpinta duono. La voĉo estas krakado simila al tiu de la birdoj de la genro Cyanocitta kaj la Okcidenta makisgarolo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Bhagabati, N. K. & Horvath, E. G. (2006): Mexican jay social group size varies with habitat in northeastern Mexico. Journal of Field Ornithology 77: 104-110.
  • Brown, J.L. (1994): Mexican Jay (Aphelocoma ultramarina). In: Poole, A. & Gill, F. (eds.): The Birds of North America 118. Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA & American Ornithologists' Union, Washington, D.C. Reta versio, elŝutita la 2007-FEB-25. COI:10.2173/bna.118 (postulas subskribon)
  • Curry, Robert L.; Peterson, A. Townsend & Langen, T.A. (2002): Western Scrub-Jay (Aphelocoma californica). In: Poole, A. & Gill, F. (eds.): The Birds of North America 712. Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA & American Ornithologists' Union, Washington, D.C. Online version, retrieved 2007-FEB-25. COI:10.2173/bna.712 (postulas subskribon)
  • Ligon, J. D. & Husar, S. L. 1974 Notes on the behavioral ecology of Couch's Mexican jay. Auk 91: 841-843.
  • Madge, Steve & Burn, Hilary (1994): Crows and jays: a guide to the crows, jays and magpies of the world. A&C Black, London. ISBN 0-7136-3999-7
  • McCormack, John E., Peterson, A.T, Bonaccorso, Elisa, & Smith, Thomas B. (2008): Speciation in the highlands of Mexico: Genetic and phenotypic divergence in the Mexican jay (Aphelocoma ultramarina). Molecular Ecology 17: 2505-2521.
  • Navarro-Sigüenza, A. & Peterson, A. (2004) An alternative species taxonomy of the birds of Mexico. Biota Neotropica 4.
  • Pitelka, Frank A. (1951): Speciation and ecological distribution in American jays of the genus Aphelocoma. University of California Publications in Zoology 50: 195-464.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Etimologio: Aphelocoma, el latinigita greka aphelo-, "milda" (greka: apalos, απαλός) + Latina coma "hararo", pro la milda plumaro de la birdoj de tiu genro kompare al aliaj korvedoj. ultramarina, nova latina por "transmara" pro “marblua”.