Saltu al enhavo

Merlín e familia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Merlín y familia
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Álvaro Cunqueiro
Lingvoj
Lingvo galega lingvo
Eldonado
Eldondato 1955
Eldonejo Editorial Galaxia
Ĝenro romano
vdr

Merlín e familia (en Esperanto Merlin kaj familio, en hispana Merlín y familia) estas romano strukturita en serio de fantastaj rakontoj fare de la galega verkisto Álvaro Cunqueiro, publikigita en 1955. La agado okazas en fikcia loko, nome en iu parto de la Tero de Miranda, proksima al Mondoñedo. Tie, la magiisto Merlin vivas kun la rakontisto de la romano kaj lia servisto, nome Felipe; la Reĝino Ginevra, vidvino; kaj aliaj servistoj kaj kuiristinoj, en tipa galega domo.

Strukturo kaj enhavo[redakti | redakti fonton]

La verko pritraktas la mitan figuron de la fama magiisto Merlin adaptante ĝin al sia tempo, kaj al sia propra galega tero (provinco Lugo).

Tajpita fragmento de la "persona enhavo" de Merlín e Familia.

La historio estas rakontata fare de rolula rakontisto (Felipe de Amancia) iama paĝio de la magiisto Merlin, kiu memoras post la tempopaŝo, en sia maljunaĝo, la tagojn vivitajn kun sia senjoro. Elstaras la imagopovo por fantastaj situacioj fare de Álvaro Cunqueiro kaj lia stila majstreco enhavanta ampleksajn konojn de aliaj epokoj kaj realoj, lerte fuziitaj kun propraj tempo kaj medio, nome malgranda vilaĝo rura de la mezo de la 20-a jarcento.

La ĉapitroj estas sendependaj, sed laŭ sama skemo, kaj ĉiu rakontas apartan epizodon kun nuancoj de humoro kaj amuzaj alineoj. La skemo de ĉiu ĉapitro estis jena:

  • Alveno de la vizitanto ĉe Merlin serĉe de lia saĝo.
  • Ekspono de la kazo al Merlin.
  • Solvo de la problemo pere de fantasto kaj magio.
  • Foriro de la vizitanto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cunqueiro, Álvaro (1995). Merlín e familia. Vigo: Galaxia.
  • Cunqueiro, Álvaro (1969). Merlín e familia. Barcelona: Destino.
  • González Millán, Xoan (1991). Álvaro Cunqueiro e 'Merlín e familia'. Vigo: Galaxia.
  • Tarrio, Anxo (1989). Álvaro Cunqueiro ou os disfraces da melancolía. Vigo: Galaxia.