Metilflavo
Metilflavo | |||
Plata kemia strukturo de la Flavo de metilo | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Flavo de metilo | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Metilflavo (pH (kemia parametro)) | |||
pH malsupre de 2.9 | ruĝa | ||
pH supre de 4.0 | flava | ||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 60-11-7 | ||
ChemSpider kodo | 5829 | ||
PubChem-kodo | 6053 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | flavaj kristaloj | ||
Molmaso | 225,295 g mol−1 | ||
Fandpunkto | 111 °C - 116 °C (malkomponiĝas) | ||
Solvebleco | 13,6 mg/l | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H301, H351 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P264, P270, P281, P310, P308+313, P321, P330, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Metilflavo aŭ flavo de metilo, ankaŭ konata kiel C.I. 11020 aŭ ‘’’dumetil-duazo-benzeno’’’, estas pH indikilo derivata de la dumetilanilino. Ĝi estas flava solidaĵo kaj per X-radia kristalografio ĝia molekula strukturo estas ebena. Ĝi estas toksa substanco, kun milda odoro, kaj estas uzata por fabrikado de plastaĵoj. En acidaj akvaj solvaĵoj la metilflavo aperas ruĝa. Inter pH 2,9 kaj 4,0, metilflavo spertas transigon kaj iĝas flava tiam kiam la pH estas supre de 4,0. Antaŭe ĝi estis konata kiel “buterflavo” kaj en la pasinteco ĝi estis uzata kiel manĝa aldonaĵo ĝis kiam ĝia tokseco estis agnoskita. Metilflavo estiĝas per aklopado de la anilino sub la formo de salo de duazono kun N-N-dumetilanilino.
Preparado de solvaĵo de la indikilo
[redakti | redakti fonton]Dissolvu 1 gramon de la indikilo en unu litro de etanolo kun 80% da akvo, aŭ 0,1 g en 90 ml de etanolo aldonante 10 ml da akvo, aŭ ankoraŭ ni dissolvu 0,1 g da etanolo en 90% da akvo. Modifita indikilo, en solvaĵo enhavanta 0,8 g da flavo de metilo kaj 0,04 g da metilenbluo en 1 litro da etanolo, el kiu oni uzas po 1 ml por ĉiu 100 ml de solvaĵo analizota indikiĝas por titrado de solvaĵoj de natria karbonato.
Sekureco
[redakti | redakti fonton]Flavo de metilo estas karcinomogena substanco ĝis kiam ĝia tokseco estis malkovrita. La konsekvenco de ĝia konsumado kaj de aliaj kolorigiloj rezultas en formado de hepataj tumoroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Buterflavo aŭ flavo de metilo estis unue sintezita de la germana kemiisto Peter Griess (1829-1888) en la 1860-aj jaroj en la Reĝa Kolegio de Kemio, en Londono. La tinkturo estis uzata por kolorigi buteron en Germanio kaj en aliaj partoj de la mondo dum la lasta duono de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a jarcento antaŭ ol esti forpuŝita en la jardekoj 1930-1940. Estis en la 1930-aj jaroj, ke la esploroj gviditaj de Riojun Kinosita (1893-1977)[1] elmontris la ligon inter pluraj duazo-kombinaĵoj kaj kancero, ligante buterflavon al hepataj kanceroj konstatataj en ratoj post trimonata ekspozicio. En 1939, la Internacia Kongreso por Kanceresplorado publikigis rekomendon por malpermeso de fabrikado de kancerogenaj kolorigiloj uzataj en manĝaĵoj (inklude de buterflavo).