Metropola regiono Hanovro-Braunschweig-Göttingen-Wolfsburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metropola regiono Hanovro-Braunschweig-Göttingen-Wolfsburg
Regiono
metropolitan region in Germany [+]

LandoGermanio
Federaciaj landojMalsupra Saksio

Areo18 901 km² (1 890 100 ha)

Loĝantaro3 880 000 (2008)
Denseco205,28 loĝ./km²

Metropola regiono Hanovro-Braunschweig-Göttingen-Wolfsburg (Tero)
Metropola regiono Hanovro-Braunschweig-Göttingen-Wolfsburg (Tero)



Vikimedia Komunejo:  Metropolregion Hannover-Braunschweig-Göttingen-Wolfsburg [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La metropola regiono Hanovro-Braunschweig-Göttingen-Wolfsburg (germane Metropolregion Hannover-Braunschweig-Göttingen-Wolfsburg) estas urbeca regiono en la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio. Ekde la jaro 2005 ĝi konsideriĝas metropola regiono de Eŭropo. En la teritorio, kiu ampleksas 18 901 kvadratajn kilometrojn, laŭ la stato de 2008 vivis 3,88 milionoj da loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 205 homoj/km² - kompare kun aliaj metropolaj regionoj de la mondo relative malgranda denseco (la averaĝo de tuta Germanio estas 229), kio akcentas ke por difino de metropola regiono ne kalkuliĝas laŭeble multaj homoj sur malmulta spaco, sed la ekonomia kaj kultura signifo de la regiono por la tuta ŝtato. Sume temas pri triono de la teritorio de la federacia lando, kaj pri duono de ĝia loĝantaro.

Kompare plej grandaj urboj de tiu teritorio estas la kvar urboj de la nomo, do Hanovro, Braunschweig, Göttingen kaj Wolfsburg, kaj krome Salzgitter, Hildesheim kaj Celle.

Pli detale, en la asocio de komunumoj de la metropola regiono membras la distriktoj distrikto Celle, distrikto Goslar, distrikto Gifhorn, distrikto Göttingen, distrikto Hameln-Pyrmont, distrikto Heidekreis, distrikto Hildesheim, distrikto Holzminden, distrikto Nienburg, distrikto Northeim, distrikto Osterode am Harz, distrikto Peine, distrikto Schaumburg kaj distrikto regiono Hanovro, la komunumaro Samtgemeinde Oberharz, la urbaj komunumoj Alfeld, Bad Pyrmont, Braunschweig, Celle, Clausthal-Zellerfeld, Einbeck, Garbsen, Gifhorn, Göttingen, Hameln, Hann. Münden, Hanovro (Hannover), Hildesheim, Holzminden, Laatzen, Langenhagen, Lehrte, Neustadt am Rübenberge, Nienburg (Weser), Northeim, Osterode am Harz, Pattensen, Peine, Rinteln, Salzgitter, Seesen, Stadthagen, * Walsrode, Wittingen, Wolfenbüttel kaj Wolfsburg, kaj la neurbaj komunumoj Lengede kaj Vechelde.