Metropola areo de La Palmoj de Granda Kanario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metropola areo de La Palmoj de Granda Kanario
Regiono
metropola regiono [+]

LandoHispanio

Areo884,4 km² (88 440 ha)

Loĝantaro782 167 (2008)
Denseco884,4 loĝ./km²

Metropola areo de La Palmoj de Granda Kanario (Tero)
Metropola areo de La Palmoj de Granda Kanario (Tero)
Metropola areo de La Palmoj de Granda Kanario kaj ties kunurbaĵoj laŭ la projekto AUDES5



Vikimedia Komunejo:  Las Palmas metropolitan area [+]
vdr

La Metropola areo de La Palmoj de Granda Kanario estas urba kernaro kiu disvolviĝas ĉirkaŭ la urbo de Las Palmas de Gran Canaria, kaj laŭ du diversaj etendoj (pli ampleksa kaj pli interna) de Kanarioj (Hispanio).

Ĝi estas la deka metropola areo pli granda laŭ populacio de Hispanio.

Klasigo[redakti | redakti fonton]

Projekto AUDES5[redakti | redakti fonton]

La projekto AUDES5 konsideras serion de urbaj areoj laŭlonge de la urboj de Hispanio. En la insulo de Gran Canaria difiniĝas sendepende la urbaj areoj Las Palmas de Gran Canaria-Telde-Arucas-Ingenio (formata de tiuj municipoj plus Firgas kaj Moya norde, Valsequillo centre kaj sude kaj Agüimes sude) kun 618.496 loĝantoj kaj Santa Lucía de Tirajana (formata de tiu plus San Bartolomé de Tirajana (105.133 loĝantoj).

Laŭ tiu projekto, la insulo de Gran Canaria enhavas kunurbaĵon de urbaj areoj pli malgrandaj kaj najbaraj sed sufiĉe interrilataj kiuj formas urban regionon. La ciferoj estas 741.816 loĝantoj kaj areo de 883,2 km².

Metropola areo[redakti | redakti fonton]

Aliflanke estas konsiderata metropola areo de la municipoj najbaroij de la ĉefurbo, tiukaze formata de la municipoj de Telde, Arucas, Ingenio, Santa Brígida, Agüimes, Santa Brígida, Teror, Valsequillo de Gran Canaria, Moya kaj Firgas kun populacion de 629.241 loĝantoj (2008).[1] Tie koncentriĝas la plej parto de la ekonomia agado de la metropola areo, kun diversaj subareoj industriaj, komercaj kaj entreprenaj, la flughaveno de Gran Canaria, ĉirkaŭŝosearo de Las Palmas de Gran Canaria kaj kelkaj el la fakultatoj de la Universitato de Las Palmas de Gran Canaria, kiaj la Kampuso de Tafira en Las Palmas de Gran Canaria kaj tiu de Bañaderos en Arucas. En la sekva tabelo aperas la informo je januaro de 2008.[1]

Municipo Populacio Areo Km² Denseco h/km²
Las Palmas de Gran Canaria 381.123 100.6 3.772
Telde 99.201 102 965
Arucas 35.542 33.0 1.069
Ingenio 28.809 38.2 755,2
Agüimes 28.224 79.3 356,0
Santa Brígida 18.919 23,80 799,7
Teror 12.290 25,70 498,8
Valsequillo de Gran Canaria 8.987 39,2 229,6
Moya 8.071 31,9 253,2
Firgas 7.424 15,8 470.8
Totalo 628.590 489,7 1284,9

Kunurbaĵo[redakti | redakti fonton]

La dua tipologio de metropola areo de Las Palmas de Gran Canaria koincidas praktike kun la leĝo de grandaj urboj, kaj laŭ tio enhavas cirklon de radiuso de 20 km, kun populacio de 741.826 loĝantoj.

Municipo Populacio Areo Km² Denseco h/km²
Metropola areo 629.241 489,7 1284,9
Santa Lucía de Tirajana 61.325 61,6 996,2
San Bartolomé de Tirajana 51.260 333,1 153.9
Totalo 741.826 884,4 838.39

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 http://alarcos.inf-cr.uclm.es/per/fruiz/pobesp/dat/arc/areas-mun.pdf Arkivigite je 2009-12-14 per la retarkivo Wayback Machine Municipios que forman las áreas urbanas y metropolitanas AUDES5 Arkivigite je 2009-02-03 per la retarkivo Wayback Machine en hispana.