Saltu al enhavo

Meŝa Selimoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meŝa Selimoviĉ
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1910 (1910-04-26)
en Tuzla, Austro-Hungarian rule in Bosnia and Herzegovina,  Aŭstrio-Hungario
Morto 11-an de julio 1982 (1982-07-11) (72-jaraĝa)
en Beogrado, Socialisma Respubliko Serbio,  Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Tombo Nova tombejo en Beogrado Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj serbaserbokroatabosna vd
Ŝtataneco Jugoslavio
Aŭstrio-Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater fakultato pri filologio de la universitato de Belgrado
Gimnazija Meša Selimović (en) Traduki
Universitato de Beogrado Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Derviŝo kaj Morto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Meŝa SELIMOVIĈ (naskiĝis la 26-an de aprilo 1910 en Tuzla; mortis la 11-an de julio 1982 en Beogrado) estis jugoslavia verkisto.

Meŝa Selimoviĉ lernis en gimnazio en Tuzla. De 1930 ĝis 1934 li studis en filozofia fakultato de Universitato de Beogrado. Poste li instruis ĝis 1941 en lernejoj en Tuzla. En 1943 li fuĝis al liberigita teritorio kaj fariĝis partizano.

Meŝa Selimoviĉ

Ekde 1947 Selimoviĉ loĝis en Sarajevo kaj laboris kiel profesoro en la pedagogia fakultato de Universitato de Sarajevo. Krome li estis arta estro de Bosna-Film, direktoro de la Nacia Teatro kaj redaktisto ĉe eldonejo Svjetlost.

Pri sia nacieco Selimoviĉ diris: Mi originas el musulmana familio en Bosnio, laŭ nacieco mi estas serbo. Mi apartenas al serba literaturo.

Plurfoje Selimoviĉ estis proponita por la Nobela Premio pri Literaturo, sed li neniam ricevis ĝin.

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]
  • Ekskurso en la vivon, en: Antologio de la moderna bosnia-hercegovina novelo, Sarajevo 1989, paĝoj 61–67. Tradukis Jovan Zarkoviĉ.
  • La derviŝo kaj la morto (Derviš i smrt), romano, Sarajevo 1990, 309 paĝoj. Tradukis Roger Imbert.