Ĝermolisto de ukrainaj esperantistoj
| Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
Ĉ
[redakti | redakti fonton]L. Ĉernov estis ukraina esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento.
Verko:
- Fervojstacio Znamenk. Eldonejo Ekrelo, Leipzig, 1931.
|
D
[redakti | redakti fonton]Igor DRUL (naskiĝdato ankoraŭ ne notita ĉi tie) estas ukraina esperantisto el urbo Lucko, kiu junaĝe ekaktiviĝis en la Esperanto-movado en la 1970-aj jaroj, kadre de la tiam floranta asocio SEJM, kaj kun multaj aliaj helpis prepari la terenon por fondo de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj en 1980. Li tradukis tri novelojn de Viktor Grebenjuk pri la rusa-ukrajna milito[1], fragmenton de novelo de H. Kvitka-Osnovjanenko "Konotopa sorĉistino" (Ukraina Stelo, 2025, 3). Aŭtoro de Proverbaro ukraina-esperanta (Lucko, 2008).
H
[redakti | redakti fonton]Vasil HORBAĈUK estas ukraina esperantisto, kiu ekaktiviĝis en la Esperanto-movado en la 1980-aj jaroj. Doktoro pri lingvistiko (ukraina filologio), docento de Slovjanska pedagogia instituto. Aŭtoro de Esperanta-ukraina vortareto. Pri li ankoraŭ preskaŭ komplete mankas informoj en vikipedio.
Vasil HRIHORENKO (naskiĝdato ankoraŭ ne notita ĉi tie) estas ukraina esperantisto el urbo Poltavo, kiu junaĝe ekaktiviĝis en la Esperanto-movado en la 1970-aj jaroj, kadre de la tiam floranta asocio SEJM, kaj kun multaj aliaj helpis prepari la terenon por fondo de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj en 1980. Dum 1980-1982 publikigis kurson de Esperanto kun vortaro por ukrainligvanoj en la tut-ukraina revuo "Наука і суспільство" (Scienco kaj socio).
L. HORODINSKIJ (naskiĝdato ankoraŭ ne notita ĉi tie) estas ukraina esperantisto, kiu junaĝe ekaktiviĝis en la Esperanto-movado en la 1970-aj jaroj, kadre de la tiam floranta asocio SEJM, kaj kun multaj aliaj helpis prepari la terenon por fondo de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj en 1980.
J
[redakti | redakti fonton]Hnat JAKIMĈUK (mortis la 1-an de junio 1938) estis ukraina esperantisto. Li tradukis el la ukraina literaturo verkojn de Taras Ŝevĉenko, Markijan Ŝaŝkeviĉ kaj aliaj. Li loĝis en Lvivo.
K
[redakti | redakti fonton]Oleksandr KRASUCKIJ (ukraine Олександр Красуцький) estas ukraina esperantisto vivanta en Kijivo, kiu inter 2003 kaj 2005 funkciis kiel prezidanto de la Ukrainia Esperanto-Asocio (UkrEA); antaŭis lin Volodimir Hordijenko (1997-2003) kaj postsekvis Semen Vajnblat (2006-).
Eduardo KRILOV (naskiĝdato ankoraŭ ne notita ĉi tie) estas ukraina esperantisto, kiu junaĝe ekaktiviĝis en la Esperanto-movado en la 1960-aj jaroj, kadre de la tiam burĝonanta asocio SEJM, kaj kun multaj aliaj helpis prepari la terenon por fondo de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj en 1980. Loĝas en Kamjanec-Podila.
L
[redakti | redakti fonton]M
[redakti | redakti fonton]Katerina MAJBUROVA (naskiĝdato ankoraŭ ne notita ĉi tie) estas ukraina kaj soveta esperantistino, loĝis en Leningrado kaj Kijivo, doktorino pri musiksciencoj, multjara redaktorino de tut-soveta ruslingva revuo "Музикальная жизнь" (Musika vivo). Junaĝe ekaktiviĝis en la Esperanto-movado en la 1970-aj jaroj, kadre de la tiam floranta asocio SEJM, kaj kun multaj aliaj helpis prepari la terenon por fondo de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj en 1980, kies estrino ŝi fariĝis. Fondinto de la Ukrainia Esperanto-Asocio (Poltavo, 1989).
Jaroslav MATVIJIŜIN (naskiĝdato ankoraŭ ne notita ĉi tie) estas ukraina esperantisto, kiu junaĝe ekaktiviĝis en la Esperanto-movado en la 1970-aj jaroj, kadre de la tiam floranta asocio SEJM, kaj kun multaj aliaj helpis prepari la terenon por fondo de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj en 1980.
V. MOSKALUK (naskiĝdato ankoraŭ ne notita ĉi tie) estas ukraina esperantisto, kiu junaĝe ekaktiviĝis en la Esperanto-movado en la 1970-aj jaroj, kadre de la tiam floranta asocio SEJM, kaj kun multaj aliaj helpis prepari la terenon por fondo de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj en 1980.
Volodimir MIŜĈENKO (naskiĝdato ankoraŭ ne notita ĉi tie) estas ukraina esperantisto, kiu junaĝe ekaktiviĝis en la Esperanto-movado en la 1960-aj jaroj, kadre de la tiam burĝonanta asocio SEJM, kaj kun multaj aliaj helpis prepari la terenon por fondo de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj en 1980. Doktoriĝis pri fiziko. Uku el fondintoj de la Ukrainia Esperanto-Asocio (Poltavo, 1989).
Miĥajlo MUĤA estas blinda ukraina esperantisto el urbo Krivij Rih, kiu ekaktiviĝis en la Esperanto-movado en la 1980-aj jaroj. En Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj kaj Ukrainia Esperanto-Asocio estris sekcion de nevidantaj Esperantistoj. Pri li ankoraŭ preskaŭ komplete mankas informoj en vikipedio.
S
[redakti | redakti fonton]Volodimir SOROKA (ukraine Володимир Сорока, en sovetiaj tempoj ofte Vladimir Soroka[2], naskiĝis la 23-an de septembro 1959 en Leningrado, la nuna Sankt-Peterburgo, do nun 66-aĝa[2]) estas ukrainia esperantisto, kantisto kaj gitaristo, kiu kreskis en Poltavo[3] kaj post kelkaj jaroj en kaj apud Stokholmo ekde 1989,[2] nun vivas en Kievo.[3] Li esperantiĝis en vintro 1979/1980.[2] En 1990 li publikigis la albumon "Destin'". Li estas ĉefa komponisto por "Inspiro", Esperanto-ensemblo el Poltavo, Ukrainio. Volodimir Soroka verkis interalie la kantojn "Ni renkontiĝos", "Nokto ploras" kaj "Karteta dometo", kiuj konsideriĝis kvazaŭ himnoj de la Sovetia Esperantista Junulara Movado. Lia partnerino kaj kunlaborantino Oksana kaj la intertempe plenaĝa filo Artem, ankaŭ muzikisto, same parolas Esperanton.[3]
Ŝ
[redakti | redakti fonton]Gennadij ŜILO (n. la 12-an de aprilo 1941) estas ukraina esperantisto, kiu junaĝe ekaktiviĝis en la Esperanto-movado en la 1970-aj jaroj, kadre de la tiam floranta asocio SEJM, kaj kun multaj aliaj helpis prepari la terenon por fondo de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj en 1980. Sovetiaj esperantistoj ĉiam akcentis ke li naskiĝis en la internacia kosmonaŭtiko tago, la 12-an de aprilo, kvankam la tago nur ekhavis tiun signifon 20 jarojn post lia naskiĝo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- 33-minuta intervjuo kun li el julio 2019 en la retejo Jutubo (esperante)
- gratulo de Rusia Esperantista Unio kun multaj biografiaj eroj okaze de lia 80-jariĝo la 12-an de aprilo 2021 pluperita de László Szilvási en la retejo Facebook (esperante)
Lidja Ŝiŝmanova (ukraine Лідія Шишманова, bulgare Лидия Шишманова, n. la 17-an de oktobro 1866, m. la 7-an de februaro 1937) ĵurnalistino, estis esperantistino el Kievo dum la unua duono de 20-a jarcento, kiu movadis ĉefe en Bulgario. Ŝi estis edzino de bulgaro Ivan D. Ŝiŝmanov.
en vikidatumoj (azerbajĝane, bulgare, ĉeĥe, angle kaj ukraine)
V
[redakti | redakti fonton]Miĥail VAIL (naskiĝis en 1906, mortis la 1-an de februaro 1990) estis delegito en Kievo dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Li aktivis por Esperanto en Ukrainio ekde 1924.
Panas VASILĈENKO (naskiĝdato ankoraŭ ne notita ĉi tie) estas ukraina esperantisto en Kievo, kiu ekaktiviĝis en la Esperanto-movado en la 1950-aj jaroj kaj kun multaj aliaj helpis prepari la terenon por fondo de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj en 1980.
Maria VAŜĈIŜIN (naskiĝdato ankoraŭ ne notita ĉi tie) estas ukraina esperantistino el urbo Morŝin, kiu junaĝe ekaktiviĝis en la Esperanto-movado en la 1960-aj jaroj, kadre de la tiam burĝonanta asocio SEJM, kaj kun multaj aliaj helpis prepari la terenon por fondo de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj en 1980. Esperantigis poemojn de uikrainaj klasikuloj kaj ukrainajn popolajn kantoj.
Olga VDOVIĈENKO estas ukraina esperantistino, kiu ekaktiviĝis en la Esperanto-movado en la 1980-aj jaroj. Pri ŝi ankoraŭ preskaŭ komplete mankas informoj en vikipedio.
Z
[redakti | redakti fonton]Jaroslav ZAĤARIJA estas ukraina esperantisto, kiu ekaktiviĝis en la Esperanto-movado en la 1980-aj jaroj. Pri li ankoraŭ preskaŭ komplete mankas informoj en vikipedio.
Jurij ZUBIK (1934-2014) estas inĝeniero, ukraina esperantisto kaj tradukanto el Ivano-Frankivsko, verkanta sub la pseŭdonimo Denteto. Li ekaktiviĝis en la Esperanto-movado en la 1980-aj jaroj, en la epoko de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, kaj travivis la transformon de la landa Esperanto-movado al Ukrainia Esperanto-Asocio en 1989. Tradukis poemojn de Lesja Ukrainka, Taras Ŝevĉenko, Ivan Franko, Osip Makovej, Oleksandr Koniskij, Volodimir Gĵickij kaj multaj aliaj. Esperantigis multon da ukrainaj popolkantoj. Per aparta libro aperis poemaro de I. Franko Velkinta foliaro (ukr. Зів'яле листя) (Ivano-Frankivsko, "Tipovit", 2016).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (eo) Bobelarto legosalono – 2024 februaro
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 laŭ intervjuo en TEJO tutmonde (red. Klaus Dahmann, Thomas Pusch, Remi Rudaitytė), oktobro-decembro 2992, n-ro 4/58, jaro 10, paĝoj 14-16
- ↑ 3,0 3,1 3,2 persona paĝo en la retejo Facebook