Miŝ'al al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miŝ'al al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah
Persona informo
مِشعَل الأَحمَد الْجَابِر الصَّباح
Naskiĝo 27-an de septembro 1940 (1940-09-27) (83-jaraĝa)
en Kuvajto
Religio islamo vd
Alma mater Hendon Police College vd
Familio
Dinastio dinastio as-Sabah vd
Patro Ahmad al-Ĝabir as-Sabah vd
Gefratoj Sabah al-Ahmad al-Ĝabir as-SabahNaŭaf al-Ahmad al-Ĝabir as-SabahĜabir al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah • Fahd al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah • Khaled Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah vd
Infanoj Ahmad Mishal Al-Ahmad Al-Sabah vd
Profesio
Okupo politikistoŝtatreprezentantomonarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miŝ'al al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah (arabe الشَّيْخ مِشعَل الأَحمَد الْجَابِر الصَّباح,  aŝ-ŝajĥ Miŝʻal al-ʾAḥmad al-Jābir aṣ-Ṣabāḥ; naskita la 27an de septembro 1940) estas la Emiro de Kuvajto, ekde la 16-a de decembro 2023.

Li estas la 17-a reganto, kaj la 7-a Emiro, de la Domo de as-Sabah (vidu la liston de la enpostenuloj: Ŝajhoj kaj poste Emiroj (en)).

Antaŭ li fariĝis Emiro je 83 jaraĝa, li estis la plej maljuna kronprinco en la mondo [1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Miŝ'al estas filo de Ahmad, kiu estis Emiro de Kuvajto de 1921 ĝis 1950. Li ricevis sian edukon en Al-Mubarakiya School en Kuvajto. Li tiam sekvis la Hendon Police College en Britio kaj diplomiĝis en 1960. Li poste laboris en diversaj pozicioj ene de la Ministerio de la interno ĝis li estis nomumita estro de la Ĝenerala Sekcio de Kriminala Esploro en 1967. Li plenumis tiun oficon ĝis 1980. Li ankaŭ estis nomumita vicĉefo de la Kuvajta Nacigvardio en 2004.

La 8-an de oktobro 2020, Miŝal al-Ahmad al-Ĝabir estis nomumita Kronprinco de Kuvajto fare de sia duonfrato, Emiro Naŭaf. Ekde 2021, Miŝal estis konsiderita la fakta reganto de Kuvajto pro la malbona sano de Naŭaf. Post la morto de Naŭaf en 2023, li sukcedis lin kiel ŝtatestro. La 4-an de januaro 2024, li nomumis Muhammad Sabah as-Salim as-Sabah, sian nevon kaj prakuzon, kiel Ĉefministron de Kuvajto [2][3][4][5][6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]