Miŝtekoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Miŝteko)
Miŝtekoj
etno • Mezamerika civilizacio
Suma populacio
830000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Miŝteka lingvarohispana lingvo
Religio



vdr
Lila Downs, meksika kantistino de miŝteka deveno.
Parolantoj de miŝtekaj lingvoj ĉe Meksiko po ŝtato (2000).

La miŝtekoj estas etno de Meksiko, ŝtato kie ili estas la kvara malplimulto indiĝena post la aztekoj, la majaoj kaj la zapotekoj. Ties teritorio estas konstituata de Miŝtekio, montara regiono kiu situas inter la aktualaj subŝtatoj de Guerrero, Oaxaca kaj Puebla. La vivkondiĉoj en tiu areo estas malfacilaj kaj pro tio multaj miŝtekoj devis elmigri el ties komunumoj. La ĉefaj almigraj lokoj de la diasporaj miŝtekoj estis urbaj areoj de Oaxaca, Puebla kaj la Metropola Zono de la Valo de Meksikurbo; el la lastaj jardekoj de la 20a jarcento, la terkultivejoj de Sinaloa kaj Baja California allogis multajn el ili. En la unuaj jaroj de la 21a jarcento, en Usono estas ĉirkaŭ 100,000 miŝtekoj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La revuo "Kuriero" de Unesko dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj. En tiu numero la artikolo Miŝtekoj el Meksiko scipovas la lingvon de la naturo de Aracely Torres Morales, tradukita de Pablo León, parolas pri la tradicia sciaro de Miŝtekoj pri la natura ciklo kaj nun pri la klimata ŝanĝo.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Miŝtekoj el Meksiko scipovas la lingvon de la naturo de Aracely Torres Morales, "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 paĝo 9.