Saltu al enhavo

Michael Tarchaniota Marullus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Μιχαήλ Μάρουλος ο Ταρχανιώτης
(1458-1500)
Portreto de Michael Marullus, farita de Sandro Botticelli.
Portreto de Michael Marullus, farita de Sandro Botticelli.
Persona informo
Naskiĝo 1458
en Konstantinopolo, Turkio
Morto 10-an de aprilo 1500
en "Rivero Cecina", apud Volterra, Italio
Mortis pro Akcidenta morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Drono Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj latina vd
Loĝloko Dubrovnik vd
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Alessandra Scala (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
verkisto
soldulo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Epigrammata ❦
Hymni naturales ❦
Naeniae vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michele Marullo estis greka humanisto, militisto, latinlingva poeto kaj erudiciulo. Li estis unu el la plej brilaj erudiciuloj dum la Ora Epoko de la florenca beletro. Tre infane, dum la falo de sia naskiĝurbo, li estis venigita al Ankono, en Italio, kie li iĝis amiko kaj lernanto de Giovanni Pontano, kun kiu lia anomo estas asociita al Ariosto.

Li vivis en ekzilo kun sia familio unue en la Respubliko de Raguso kaj poste en Ankono kaj diversaj lokoj en Italio kie li komencis kultivi latinan literaturon kaj defendis la krucmiliton kontraŭ la otomanoj. Li batalis kiel soldulo en la Batalo de Vaslui], en Moldavio (1475), en Krimeo kaj en la sieĝo de Otranto. En 1989, esploristino Carol Kidwell publikigis la nuran ĝisfundan biografion pri li (Marullus, Soldata Poeto de la Renesanco, Londono, 1989) kie ŝi deklaras ke li partoprenis en militkampanjo de Vlad la Palisumanto, kontestata rumana princo kiu inspiris la literaturan karakteron de Drakulo.

Ekde 1480 ĝis 1486 Marullo vivis en Napolo kie li amikiĝis kun Giovanni Pontano kaj Jacopo Sannazaro kaj venis en kontakton kun la kontraŭ-aragonaj baronoj. Ĉe ilia flanko li partoprenis la italan kampanjon de la franca reĝo Karolo la 8-a. En 1497 li estis en Florenco, kie li estis rapide akceptita en la rondon de humanistoj kolektitaj ĉirkaŭ Lorenzo la Grandioza kaj edziĝis kun Alessandra Scala, juna kaj erudicia poetino, filino de la florentina kanceliero Bartolommeo Scala.

Eblas, ke ĉi tiu geedziĝo estis ĉe la origino de liaj polemikoj kun Anĝelo Poliziano, kiu same interesiĝis pri la juna virino, tiel ke li dediĉis parton de sia greka kantaro al ŝi. En la disputo ankaŭ intervenis Jacopo Sannazzaro, amiko de Marullo, kiu dediĉis kelkajn satirajn epigramojn al Poliziano.

En 1500 li denove prenis armilojn, ĉi-foje en favoro de Catarina Sforza (1463-1509). Januare li partoprenis la malsukcesan defendon de Forlí kontraŭ Cezaro Borgia. Baldaŭ post, la 10-an de aprilo, post vizitado de la humanisto Raffaele Maffei en Volterra, li droniĝis provante transiri la Riveron Cecina sur ĉevalo uzante plenan kirason.

Marullo estis portretita fare de Sandro Botticelli en pentraĵo de rimarkinda kompona simpleco kaj fajna psikologia penetro nun posedata de la familio Guardans-Cambó de Barcelono, ​​kiu ekspoziciis ĝin dum provizora prunto ĉe la Prado-Muzeo, en Madrido, inter 2004 kaj 2016​ kaj kiu en julio 2021 ĝi estis deponita en la Belarta Muzeo de Valencio. De la pentraĵo, kiu en la pasinteco estis konsiderita la memportreto de Masaccio, ekzistas konata kopio atribuita al Ridolfo Ghirlandaio (1483-1561), kun surskribo aludante al Marullo, de kiu estis eble identigi la portretitan personon.

La kopio de Ghirlandaio estis posedata fare de Paolo Giovio, kiu inkludis Marullon en sia "Elogia virorum literis illustrium" (Laŭdo al beletraj rimarkindaj viroj") (1546), kun la portreto de la poeto gravurita en ligno kaj lia proza ​​panegiro, kiu elstarigis lian maltrankvilan spritecon kaj majstradon de la beletroj same kiel de armiloj.

Verkisto de epigramoj de fajna sentemo, en kiuj, influite de Lukrecio, li traktis la temojn pri amo, nostalgio pri la perdita patrujo, intelekta dialogo kaj la dia forto de la naturo, li kolektis siajn poemojn en volumo titolita "Hymni naturales" ("Naturaj Himnoj"), publikigita en Florenco, en 1497, kune kun la definitiva eldono de la "Epigrammata", de kiu li publikigis la unuan eldonon en 1493.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Lukrecio (99 a. K. - 55 a. K.)
  • Giovanni Pontano (1429-1503)
  • Bartolommeo Scala (1430-1497)
  • Vlad la 3-a Drakulo (1431-1476)
  • Stefano la Granda (1433-1504)
  • Agnolo Poliziano (1454-1494)
  • Jacopo Sannazaro (1458-1530)
  • Antonello Sanseverino (1458-1499) Princo de Salerno kaj Grafo de Marsiko
  • Lorenzo il Popolano (1463-1503) itala politikisto kaj bankisto
  • Caterina Sforza (1463-1509) Senjorino de Imola kaj grafino de Forlì
  • Giovanni il Popolano (1467-1498) itala politikisto
  • Piero il Fatuo (1472-1503) itala politikisto kaj militisto
  • Alessandra Scala (1475-1506) itala humanisto kaj erudiciulo
  • Marcantonio Flaminio (1497-1550)
  • Pierre de Ronsard (1524-1585)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]