Bartolommeo Scala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bartolommeo Scala
(1430-1497)
historicus Italicus
historicus Italicus
Persona informo
Naskiĝo 17-a de majo1430
en Colle di Val d'Elsa,  Italio
Morto 24-a de julio 1497
en Florenco,  Italio
Lingvoj latina vd
Alma mater Novplatona akademio
Profesio
Okupo historiistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giuliano di Bartolommeo Scala (1430-1497) estis itala historiisto, kanceliero, beletristo, politikisto kaj persono tre grava kiu nur ĵuse estis aprezita. Li okupis la postenon kiel kanceliero de Florenco dum dekkvin jaroj kaj la konado pri lia vivo estas kontribuado por la disvastigado de la itala renesanco kaj la studo pri la kontrastoj inter teorio kaj praktiko dum la regado de la Mediĉoj.

Lia palaco en Borgo Pinti, konstruita surbaze de la klasikaj modeloj, estis emblemo de liaj konkeroj kiel humanisto kaj publika oficisto. Kune kun siaj profesiaj skribaĵoj kiel kanceliero, la traktaĵoj, fabloj kaj dialogoj de Scala - vaste legitaj kaj admirataj de liaj samtempuloj - estis profunde ligitaj al la klasikaj fontoj.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de la muelisto Giovanfrancesco Scala, Bartolomeo ĝuis la protekton de Kosimo de Mediĉo (1389-1464) kaj Piero di Cosimo de' Medici (1416-1469) kaj dank'al ilia amikeco li povis studi -- li havis kiel kunulon la kardinalon kaj humaniston Giacomo Ammannati Piccolomini (1422-1479) -- kaj konkeri la plej altajn postenojn en la Florenca respubliko. Verdire, li estis Sekretario de la dek el la Milito, ofico antaŭe okupita de Pietro Aretino (1492-1556) kaj kun merito regita de Skala tiel ke li estis akceptita kiel Civitano en 1457. En 1472 li iĝis prioro, en 1464 Kanceliero kaj Sekretario de la Respubliko kaj en 1486 gonfaloniero pri justico. En 1484 li iĝis ambasadoro de la papo Inocento la 8-a kaj poste Kavaliero de la Ora Sprono[2] kaj Apostola Sekretario.

Li verkis nekompletan "Historion pri Florenco", kiun li lasis en la "Palaco de la Luno"[3], en San Domenico de Fiezolo. Kiel beletristo kaj historiisto, li partoprenis en la "Novplatona Akademio" kiu periode kunvenis en la Palaco Venturi Ginori. Inter 1472 kaj 1480, li konstruigis la palacon della Gherardesca, en Borgo Pinti, kiu tamen iĝis tia nur dum la sekvaj jaroj. Sur lia palaco kuŝas lia blazono kaj lia slogano Gradatim. La palaco apartenis poste al la ĉefepiskopo de Florenco, Alessandro de' Mediĉi (estonta papo Leono la 11-a), kaj pli malfrue al la familio Gherardesca.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Universitato de Havard
  2. La Ordeno de la Ora Sprono estis fondita en la 14-a jarcento kaj estis kavaliera ordeno kreita de la papo kaj oferita al tiuj kiuj plenumis kelkajn servojn por la disvastigado de la katolika fido, aŭ kontribuis por la gloro de la eklezio, kaj per la talento de la armiloj, kaj per aliaj brilaj servoj.
  3. itale: Villa della Luna