Filippo Beroaldo la juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Filippo Beroaldo la Juna
(1472-1518)
Codex Mediceus, Analoj de Tacito.
Codex Mediceus, Analoj de Tacito.
Persona informo
Naskiĝo 1-a de oktobro 1472
en Bolonjo, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 30-a de aŭgusto 1518
en Romo, Flago-de-Italio.svg Italio
Alma mater Universitato de Bolonjo
v  d  r
Information icon.svg

Filippo Beroaldo (1472-1518) estis itala humanisto, filologo, eldonisto, poeto, helenisto, latinisto, bibiotekisto de Vatikano. Li estis nevo kaj lernanto de Filippo Beroaldo (1453-1505), kun kiu li lernis la grekan kaj la latinan, kaj estinte 24-jara, li fariĝis beletra profesoro en la Universitato de Bolonjo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elektinte Romon kiel sia loĝejon, li konatiĝis kun Johano de Mediĉo, estonta papo Leono la 10-a, kiu akceptis lin siaserve, kiel privata sekretario, kaj, kiam Johano alvenis al la pontifikeco, Beroaldo estis nomumita direktoro de la Roma Akademio, sed tre eble li rezignis tiun postenon kiam al li estas proponita la biblioteko de Vatikano. Pietro Bembo (1470-1547), Francesco Maria Molza (1489-1544) kaj Markantono Flaminio (1497-1550) estis liaj amikoj, krom aliaj tiamaj erudiciuloj en Romo. Li ŝajne aperas inter la admirantaro de la renomaj imperiaj festoj de la korteganinoj[1] kaj oni diras ke li estis tre ĵaluza de la estonta kardinalo Jacopo Sadoleto (1477-1547) rilate al unu el ili. Kelkaj el liaj poemoj estis relative diboĉaj, ĉar tiu estis la tiama gusto, kaj precipe en la malbonmora kortego de Leono la 10-a. Lia morto, en 1518, kredeble okazis pro kelkaj ĉagrenoj kun tiu pontifiko, kiel bibliotekisto, tamen ne ekzistas evidentaĵoj.

Li estis same erudicia kiel Beroaldo al maljuna, sed liaj skribaĵoj estis pli konsistigaj, ĉefe rilate al poezioj, kvankam ili estis malpli prilaboritaj. Lia ĉefa verko "Taciti Annalium libri quinque priores" (Romo, 1515; Liono 1542; Parizo, 1608) estis plurfoje eldonita. Ĉi-eldono estas dediĉita al Leono la 10-a, al kies peto ĝi estis al li atribuita, kaj pagis kvincent zekinojn por la manuskripto, kiu estis kopiita de Giovanni Angelo Arcimboldi (1485-1555) kaj portita al la Abatejo de Corvey[2], en Vestfalio. La papo tiom ŝatis la verkon de Beroaldo, tiel ke li deklaris ekskomuniko-punon, krom la pago de ducent dukatoj kaj konfiskado de ĉiuj libroj, kontraŭ iu ajn represanto de la verko, en la tempodaŭro de dek jarojn sen la konfirmita deklaracio de la eldonisto. La aliaj libroj antaŭe publikigitaj de Tacito estis aldonitaj al la jam menciita eldono. La verko faris tiom da sukceso, precipe de la franca nacio, ke ĝi estis sesfoje tradukita en la francan, inter aliaj de Clément Marot (1496-1544). Parto de tiu verko estis enkorpigita al la "Delitiae poetarum Italorum" de Giovanni Matteo Toscano (1500-1580).

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Analoj de Tacito, 1515
  • Odoj kaj Latinaj epigramoj, 1550
  • Odarum libri tres, et epigrammatum liber unus, Romo, 1530

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]