Cristoforo Landino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kristoforo Landino)
Christoforus de Landinis
(1424-1498)
Federico Montefeltro kune kun la verkista humanisto Cristoforo Landino (dekstre), fare de Sandro Botticelli, ĉirkaŭ 1460.
Federico Montefeltro kune kun la verkista humanisto Cristoforo Landino (dekstre), fare de Sandro Botticelli, ĉirkaŭ 1460.
Persona informo
Naskiĝo 8-a de februaro1424
en Pratovecchio, Casentino, Florenco,  Italio
Morto 24-a de septembro 1498
en Borgo alla Collina, Casentino, Florenco,  Italio
Lingvoj latinaitala vd
Alma mater Universitato de Pavio, Studio Fiorentino
Profesio
Okupo filozofoverkisto • poeto • arthistoriisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kristoforo Landino (1424-1498) (ankaŭ konata kiel "Cristofano di Bartolomeo da Prato Vechio"), estis itala humanisto, profesoro de Poetiko kaj retoriko en Florenco, latina erudiciulo, platona filozofo, kaj grava figuro de la florenca renesanco. Lia ĉefa karakterizaĵo estis la preciza uzo de la lingvaĵo, kiel tradukisto de la Natura Historio de Plinio kaj kiel amiko de Leone Battista Alberti (1404-1472).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kristoforo Landino studis juron kaj la grekan sub gvidado de Georgo de Trebizondo (1395-1486). Kontraŭ la volo de sia patro, li foriĝis el kariero pri juro kaj decidis studi filozofion kun la helpo de sia patrono Piero de Kozimo de' Mediĉo (1416-1469). Lukrecia, la edzino de Landino estis membrino de la familio Alberti.

En 1458, Landino anstataŭis Carlo Aretino en la katedro pri retoriko kaj poezio en la Studio Fiorentino. Lia lernantaro, kiu deziris pli renoman profesoron, komence estis kontraŭaj al indiko de Landino, malgraŭ tio li restis kaj konkeris sian distingon en la kultura kaj intelekta vivo de Florenco.

Landi ankaŭ estis membro de la Platona Akademio, fondita de Marsilio Fiĉino (1433-1499) , en Florenco. Tie li fariĝis mentoro de Lorenzo de Mediĉo (1449-1492) kaj lia frato Ĝiuliano de' Medici (1453-1478). Landino same okupis publikan oficon, unue kiel kanceliero en la partio de la Gelfoj (1467) kaj pli malfrue kiel skribisto de publikaj leteroj por la urbo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

"Preĝo al la urbo florenca"
verko eldonita en 1481

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]