Aleksandro Achillini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aleksandro Achillini
(1463-1512)
medicus Italicus
medicus Italicus
Persona informo
Naskiĝo 20-a de oktobro 1463
en Bolonjo, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 2-a de aŭgusto 1512
en Bolonjo, Flago-de-Italio.svg Italio
Lingvoj latina lingvo [#]
Alma mater Universitato de Bolonjo
Universitato de Padovo
Universitato de Parizo
Familio
Gefratoj Giovanni Filoteo Achillini [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Alessandro Achillini (1463-1512) (naskiĝis en Bolonjo, en la 20-a de oktobro 1463 - mortis en Bolonjo, en la 2-a de aŭgusto 1512) estis itala kuracisto kaj filozofo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kaj mortis en Bolonjo, kaj sepultiĝis en la Preĝejo de Sankta Marteno, en tiu urbo. Laŭ Paolo Giovio, li studis filozofion tri jarojn en la Universitato de Parizo. Li famas kiel profesoro pri medicino en la Universitato de Bolonjo, kie li diplomiĝis pri filozofio en la 7-a de septembro 1484 kaj ankaŭ instruis en Padovo. Li estas konsiderata la dua Aristotelo. En la medio de la prikuracista lernejo el Bolonjo li konsideriĝas sekvanto de Mondino dei Liuzzi, kies verkojn kaj pensojn li komentadis. Li ankaŭ priskribis la flarorganajn nervoj, la ostojn de la oreloj kaj la salivan dukton.

Liaj filozofiaj verkoj printiĝis en Venecio, en 1508, kaj ricevis senombrajn aldonojn en la postaj eldonoj.

Li ankaŭ distingiĝis kiel anatomiisto, kaj liaj ĉefaj verkoj estas "De humani corporis anatomia" (Venecio, 1516–1524), kaj "Annotationes anatomicae" (Bolonjo, 1520). Inter siaj plej rimarkindaj malkovroj, li koniĝas kiel la unua anatomiisto kiu priskribis la du timpanajn ostojn de la orelo, konatajn kiel "malleus" kaj "incus". En 1503, li malkovris la tarson, konsistanta je sep ostoj. Krom tio, li malkovris la fornikson kaj la "infundibulum"[1] en la cerbo.

La venka milito de Julio la 2-a kontraŭ la familio Bentivoglio, Lordoj de Bolonjo, devigas lin fuĝi el Padovo, en kies liceo li instruis filozofion. Du jarojn poste, en la 14-a de septembro 1508, li revenas al Bolonjo, kaj reprenas la katedron pri Filozofio kaj Medicino, kie li restis ĝis siaj lastaj tagoj.

Li estis frato de Johano Filoteo Akilini kaj praavo de Klaŭdo Akilini.

En 1501, li eldonis la traktaton "De animae beatitudine" far Averroes.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Quodlibeta, Bononiae, 1494.
  • De orbibus, Bononiae, 1498.
  • De intelligentiis, De orbibus, De universalibus, De elementiis, Quaestio de subiecto chyromantiae et physionomiae, De potestate sillogismi, De subiecto medicinae, Venecio, 1508.
  • De distinctionibus, Venecio, 1510.
  • De phisico audito, Venecio, 1512.
  • De proporzione motuum, Venecio, 1515.
  • Humani corporis anatomia, Venecio, 1516.
  • Anatomicae annotationes, Bononiae, 1522.
  • Expositio super Avicene pulchra, Biblioteca dell'Università di Bologna.
  • Tabula Alexandri Achilini in Medicina, Biblioteca dell'Università di Bologna.
  • Quoddam Consilium in medicina Alexandri Achilini pulchrum, Biblioteca dell'Università di Bologna.
  • Auctoritates Galeni colecte per Alexandrum Achilinum, Biblioteca dell'Università di Bologna.
  • Multa ex Entisberi sophista, Biblioteca Ambrosiana, Milano.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Infundibulum aŭ pituitaria tigo estas konektilo inter la hipofizo kaj la antaŭa pituitario.
  2. Personensuche
  3. Personensuche
  4. Treccani
  5. Personensuche



Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj