Mieczysław Litwiński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mieczysław Litwiński
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1955 (1955-07-30) (68-jaraĝa)
en Będzin
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • kantistoesperantisto
vdr

Mieczysław Litwiński (naskiĝis la 30-an de julio 1955 en Będzin) – pola komponisto, muzikpedagogo, plurmuzikilisto, poligloto, voĉisto, esperantisto

Vivo kaj laboro[redakti | redakti fonton]

Mieczysław Litwiński studis komponaĵon ĉe Tadeusz Paciorkiewicz kaj Zbigniew Rudziński en Muzika Akademio en Varsovio. Dum sia restado en Usono en la jaroj 1986-1991 li estis sub influo de la verkoj de John Cage, kiun li ekkonis persone. Poste li studis ankaŭ ĉe Karlheinz Stockhausen. De 1991 li loĝis kaj laboris en Kaŭno (Litovio), en 2000 li alvenis al Varsovio.

Kunaŭtoro de pluraj komponaĵoj kaj kunfondinto de multaj muzikgrupoj de muzikilistoj, en tio: Cytula Tyfun da Bamba Orkiester (kun Andrzej Bieżan, Krzysztof Knittl kaj Tadeusz Sudnik, 1981), Sendependa Studio de Elektroakustika Muziko (kun K. Knittl, Stanisław Krupowicz, A. Bieżan kaj T. Sudnik, 1982-84), Light from Poland (1985-86), Litwinski ensemble & Choir (1987-91), dueto Sol et Luna (kun Saba Zuzanna Krasoczko, de 2000) kaj grupo de improviza muziko Kawalerowie Błotni (de 2004), kie okupiĝas pri Intuicia Muziko. Kiel interpretisto de la nuntempa muziko kaj de la propraj komponaĵoj vizitis kiel soloisto kaj kune kun muzikgrupoj plurajn landojn de Eŭropo kaj ankaŭ Usonon, Kanadon, Rusion, Estonion, Latvion, Litovion kaj Iranon.

Krom kanzonoj kaj ĉambra muziko, li okupiĝas pri baleta muziko (en tio por koreografoj kiel: Ohad Naharin, Royston Maldoom, Muna Tseng, Amy Sue Rosen, Pat Cremins, Tamar Rogoff kaj Marika Blossfeldt), drama kaj filma kreemo (en tio muziko por la filmoj Raising Arizona kaj Barton Fink de Joel kaj Ethan Coen). En siaj komponaĵoj ligas muzikon de diversaj stiloj, epokoj kaj geografia deveno.

Litwiński lekciis en Vytautas-Magnus-Universitato en Kaŭno, Varsovia Universitato, Universitato de Novjorko kaj konservatorioj en Rigo, Talino kaj Klaipėda.

En Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio okazis pluraj koncertoj de la Dueto Sol et Luna, kunlabore kun tiama muzea laboranto Krzysztof Śliwiński.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]