Miguel de Molina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miguel de Molina
Persona informo
Naskonomo Miguel Frías de Molina
Naskiĝo 10-an de aprilo 1908 (1908-04-10)
en Malago
Morto 4-an de marto 1993 (1993-03-04) (84-jaraĝa)
en Bonaero
Tombo Mausoleum of the Argentine Association of Actors vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Memorigilo Miguel de Molina
Profesio
Okupo kantistoaktorodancisto vd
Aktiva dum 1931–1960 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miguel Frías de Molina (Malago, 10a de aprilo 1908-Bonaero, 4a de marto 1993), konata en la spektakla etoso kiel Miguel de Molina, estis hispana kantisto de "kopla" (popolkanto).

Li estis de malriĉa deveno kaj en la 1930-aj jaroj ekkantis en Madrido kaj Valencio. Post la venko de la faŝisma flanko en la Hispana Enlanda Milito, ki estis fitraktita kaj torturita pro sia respublikema pasinteco kaj ĉar estis samseksemulo. Tial, en 1942 li ekziliĝis en Argentinon (kun portempaj restadoj en Meksiko kaj Usono). En tiu epoko li plue dediĉis sin al spektakloj kaj kantado (por kio li zorgis pri ĉiuj aspektoj, el propagando al vestaro).

La filmo Las cosas del querer — reĝisorita de Jaime Chávarri en 1989 en kiu stelulis Manuel Bandera, Ángela Molina kaj María Barranco — estas libera versio bazita sur sia vivo kaj rezultis biletvenda sukceso. En la 1990-aj jaroj oni faris duan version en Argentino. Laŭ la libro Botín de guerra, en kiu oni arigas tekstojn verkitajn de Miguel de Molina, la produktorado de la filmo ne pagis rajtojn por uzi — eĉ libere — sian personan historion.