Mikaelo Ternavski
Aspekto
Mikaelo Ternavski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1934 en Poltavo |
Morto | 9-an de aŭgusto 1998 (63-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Ukrainio Sovetunio |
Alma mater | Ĥarkova Ŝtata Akademio de Kulturo (–1968) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Mikaelo TERNAVSKI (ukraine Михайло Якович Тернавський; ruse Михаил Яковлевич Тернавский) (naskiĝis en 1934, mortis la 9-an de aŭgusto 1998 en Krimeo) estis ukrainia poeto, kiu esperantistiĝis en 1983. Li loĝis en Krimeo, kaj verkis en la lingvoj ukraina, pola kaj en Esperanto. Liaj poemoj aperadis ekde 1984 en dekseso da revuoj, i.a. en Esperanto kaj en la volumo Koloro (1987). Li "neniam partoprenis Esperanto-kongreson", ĉar li "ne volis plenumi postulojn de [...] KGB".
Verkoj en Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Koloro (poemoj, 1987)