Miklós Haraszti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Haraszti
Miklós Haraszti
Miklós Haraszti
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1945 (1945-01-02) (79-jaraĝa)
en Jerusalemo
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Infanoj 2
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikistotradukisto
vdr

Miklós Haraszti [miklOŝ harasti], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Haraszti Miklós estis hungara politikisto.

Miklós Haraszti[1][2] naskiĝis la  2-an de januaro 1945(nun 1945-01-02) en Jerusalemo (Brita Palestino).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Haraszti naskiĝis en tiu juda familio, kiu en 1939 fuĝis al Palestino por eviti la deviglaboron en Hungario. La familio revenis en 1948. La juna Miklós akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1970. Dum la studentaj jaroj li publikigis kaj apartenis al la kritikanta studenta movado, eĉ la polico kontrolis lin. En la jaroj 1970 kaj 1971 li estis ferlaboristo en fabriko. Pro siaj spertoj li skribis libron "Darabbér", kiu estis la unua paŝo al la formado de organizita opozicio en Hungario. La manuskripto estis konfiskita en 1973 kaj Haraszti estis kondamnita al 8 monatoj (suspende) en malliberejo pro la akuzo de ribelo kontraŭ la ŝtato. Tamen la libro estis tradukita en dek unu lingvojn kaj unue estis eldonita laŭleĝe en Hungario en 1989. En 1977 li estis unu el la fondintoj de la samizdatomovado kaj de 1981 ĝis 1989 li estis redaktoro de la plej grava samizdato. Inter 1990-1994 li estis parlamentano jam depost fino de la socialismo. Baldaŭ li prelegis en eksterlandaj universitatoj aŭ li havis plurajn postenojn ankaŭ eksterlande. Lia edzino naskis 2 filinojn. Li ricevis hungarajn premiojn en 2004 kaj 2005, francan en 2011.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Költők, dalok, forradalmak (traduko, 1969)
  • Darabbér (unue en 1975)
  • A cenzúra esztétikája (samizdato, 1986, leĝe 1991)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]