Miklós Nyárádi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Nyárádi
Persona informo
Naskonomo Scheidl Miklós
Naskiĝo 21-an de majo 1905 (1905-05-21)
en Budapeŝto
Morto 12-an de majo 1976 (1976-05-12) (70-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikistoŝtata funkciulo
vdr

Miklós Nyárádi [miklOŝ njArAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nyárádi Miklós estis hungara advokato, politikisto, ministro, parlamentano.

Miklós Nyárádi [1] naskiĝis la 21-an de majo 1905 en Budapeŝto. Li mortis la 12-an de majo 1976 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Nyárádi doktoriĝis en Reĝa Universitato Pázmány Péter en 1928, li advokatiĝis en 1936. En 1933 li eklaboris en banko, kie post jaroj li estis prokuroro. En la jaroj 1946 kaj 1947 li estis subministro, en la jaroj 1947 kaj 1948 ministro pri financo. Li estis elektita parlamenta deputito en 1947. En la sekve jaro li oficiale vojaĝis al eksterlando, kie li deklaris, ke li ne revenos. Tiu paŝo kaŭzis abdikon de la Kabineto Dinnyés. En 1951 li ekinstruis en usona universitato. Inter 1969 kaj 1974 li estis konsilisto en usona ministerio pri eksteraj rilatoj. En 1976 li loksidiĝis en Eŭropo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]