Miklós Melocco
Miklós Melocco | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1935 (89-jaraĝa) en Romo |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1955–1961) |
Familio | |
Patro | János Melocco (en) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Miklós Melocco [miklOŝ meloko], laŭ hungarlingve kutima nomordo Melocco Miklós estas hungara skulptisto kaj profesoro.
Miklós Melocco naskiĝis la 3-an de aprilo 1935 en Romo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Miklós Melocco baldaŭe vivis en Berlino, poste la familio hejmenvenis en Hungarion. Lia najbaro estis Miklós Ligeti. En la frua socialismo lia patro estis kondamnita je morto, sekve ĉe la familio financaj problemoj aperis. Li frekventis Belartan Altlernejon en Budapeŝto inter 1955-1961, kie li lernis precipe de Sándor Mikus, János Kmetty kaj Pál Pátzay. Ekde 1970 li vivis en artkolonio de Kecskemét, poste denove en Budapeŝto, fine ekde 1981 en Zsámbék. En 1990 li instruis en altlernejo en Budapeŝto. Li ricevis premion Kossuth en 1988, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj solaj ekspozicioj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- 1967, 1972, 1977, 1990 Budapeŝto
- 1970 Salgótarján
- 1977 Kecskemét, Hajdúszoboszló
- 1986 Toronto
- 2009 Szombathely
Liaj grupaj ekspozicioj (selekto)
[redakti | redakti fonton]Verkaro (selekto)
[redakti | redakti fonton]- skulptaĵoj, ekzemple Endre Ady 1977 Pécs; Endre Ady 1977 Debrecen; Béla Bartók, 1969, Győr; Zoltán Kodály, 1975, Kecskemét; Zoltán Latinovits, 1991, Balatonszemes
- reliefoj, ekzemple pri Ferenc Deák 2004, Balatonfüred
- monumentoj, ekzemple 1956-os forradalom emlékműve (Monumento pri revolucio en 1956) 1997 Szeged; 1956-os emlékmű (Monumento 1956-a) 2003 Debrecen; A második világháború áldozatainak emlékműve (Monumento pri falintoj dum la 2-a mondmilito) 1997 Vác; Mátyás király-emlékmű (Monumento pri Matiaso la 1-a), 1990, Székesfehérvár
- tomboskulptaĵoj, ekzemple pri Amerigo Tot 1989 Budapeŝto; József Antall 1999 Budapeŝto;