Miksa Arányi
Miksa Arányi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Max Aufricht | ||||
Naskiĝo | 13-an de majo 1858 en Trenčín | ||||
Morto | 8-an de oktobro 1937 (79-jaraĝa) en Parizo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • edukisto • tradukisto vd | ||||
| |||||
Miksa Arányi [mikŝa arAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Arányi Miksa estis hungara verkisto, instruisto, ĵurnalisto, redaktoro, tradukisto.
Miksa Arányi [2] naskiĝis kiel Aufricht Miksa la 13-an de majo 1858 en Hungara reĝlando, en Trencsén (nuntempa Trenčín en Slovakio). Li mortis 1937[1].
Biografio[redakti | redakti fonton]
Miksa Arányi frekventis lernejojn en sia naskiĝurbo kaj Budapeŝto, fine li iĝis juristo. Inter 1882-1884 li plulernis en Parizo. Jam tiam li sendis artikolojn al gazetoj Pesti Napló kaj Pesti Hírlap. Hejmenveninta li estis ĉefredaktoro (ĝis 1887) de Gazette de Hongrie. Li ankaŭ instruis. En 1885 li ekhavis postenon en la franca akademio kaj li senĉese sendis artikolojn ekzemple al Ország-Világ kaj Koszorú. En 1906 li atakis Esperanton [3]. Baldaŭe li translokiĝis al Francio, ekde 1914 al Svislando.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Le petit agneau 1885
- Description financiere et commerciale des forêts du royaume de Hongrie 1886