Mimusops laurifolia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mimusops laurifolia
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae
Ordo: erikaloj Ericales
Familio: sapotacoj Sapotaceae
Juss.
Genro: Mimusops
Specio: Mimusops laurifolia
(Forssk.) Friis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Mimusops laurifolia estas granda ĉiamverda arbo, indiĝena de la Etiopaj Altaĵoj kaj la altebenaĵoj de sudorienta Arabio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Mimusops laurifolia estas ĉiamverda, larĝ-kanopea arbo, tipe kreskanta ĝis 15 metrojn alta kaj ĝis 25 metrojn inter optimumaj kondiĉoj. La folioj estas ovalaj kaj ledecaj kaj densiĝas direkte al la fino de la branĉetoj. La frukto estas ovala flava bero, granda ĉirkaŭ 35 mm x 20 mm.

Kreskejo[redakti | redakti fonton]

En Afriko, M. laurifolia troviĝas en disaj lokoj en la norda kaj orienta Etiopaj Altaĵoj de Eritreo, Etiopio, nordokcidenta Somalilando, kaj en la marbordaj montoj de Ĝibutio. Ĝi troviĝas sur montodeklivoj, en sekaj Juniperus-Olea-arbaroj en asocio kun Juniperus procera kaj Olea europaea, kiel ununuraj grandaj arboj en ĉiamverdaj aŭ duone ĉiamverdaj arbustaroj ekster la arbaro kaj en riverbordaj arbaroj aŭ kiel izolitaj arboj laŭ provizoraj (intermitaj) riveretoj. Ĝi ankaŭ kreskas en kelkaj lokoj sur la sudokcidenta Arabio - en rivervaloj sur la deklivoj de la Montaro Saraŭat en nordokcidenta Jemeno kaj sudokcidenta Saud-Arabio, kaj sur Jabal Ureys kaj Jabal Gedu, marbordaj montoj laŭ la suda marbordo de Jemeno. En Jabal Ureys kaj Jabal Gedu, M. laurifolia okazas en malgrandaj enklavoj de Sud-Arabiaj nebulmaldensarbaroj, arbustaroj, kie la marbordaj montoj kaptas humidportantajn ventojn de la Araba Maro.

Utilado[redakti | redakti fonton]

Egiptuja ornamita mumia masko el 100-50 a.K., ĉizita el ligno de Mimusops laurifolia.

Lokaj komunumoj kolektas la manĝeblajn fruktojn de sovaĝaj arboj kaj foje uzas la lignon por brulaĵo, konstruado kaj ĉarpentado. La ligno estas helbruna ĝis palflava. La arbo estis verŝajne kultivata en la antikva Egiptio. Branĉetoj kaj folioj estis trovitaj en tomboj de la dek-dua dinastio ĝis la greko-romia epoko kaj ĝi estis menciita en tekstoj ĝis de la 18-a dinastio. La ligno estis uzita por farado de statuoj, litoj, tabloj kaj aliaj objektoj.

Konservada stato[redakti | redakti fonton]

M. laurifolia estas ekstreme malofta en Sudokcidenta Arabio. Ĝia distribuo estas limigita al humidaj lokoj kaj ĝi suferis pro habitatperdo, tropaŝtado kaj dezertiĝo. La populacio en la Montaro Saraŭat estas limigita al kelkaj riveretaj valoj (uedoj). Dekduo da maljunaj arboj estis observitaj en Jabal Gedu, kaj nur du arboj en Jabal Ureys.