Saltu al enhavo

Minuf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minuf
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 117 240  (2019) [+]
Loĝdenso 6 249 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 30° 28′ N, 30° 56′ O (mapo)30.46666666666730.933333333333Koordinatoj: 30° 28′ N, 30° 56′ O (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Areo 18,76 km² (1 876 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Minuf (Egiptio Nildelto)
Minuf (Egiptio Nildelto)
DEC
Situo de Minuf

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Menouf [+]
vdr

Minuf, laŭ egipta arabe منوف, laŭ kopte ⲡⲁⲛⲟⲩϥ estas urbego en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Minufija, kie ĝi estas ties sidejo ĝis 1826. La urbo estas nomdonanto de la provinco.

Ĉefvojo

Loknomo[redakti | redakti fonton]

Minuf antaŭe estis nomita "Supra Minuf", kiu venis de kopta lingvo "ⲡⲁⲛⲟⲩϥ ⲣⲏⲥ". "La supra" ĉi-kaze ankaŭ signifas "suda" laŭ fluo de Nilo. La kopta nomo estis derivita de la antikva egipta "bona insulo".

Demografio[redakti | redakti fonton]

En Minuf loĝis 117 107 en 2018 laŭ Germanlingva Vikipedio, respektive 125 707 en 2021 laŭ Anglalingva Vikipedio.

Domoj en Minuf

Geografio[redakti | redakti fonton]

Minuf troviĝas sur ebenaĵo 20 metrojn super la marnivelo. Aktuala provinca sidejo Ŝebin el-Komo troviĝas 15 (escepte tiu dateno estis taksita), Benho 24, Tanto 36, ĉefurbo Kairo 55, Zagazigo 56, Aleksandrio 128, Suezo 160, Asuano 735, kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Minuf estas unu el la pluraj kontinue loĝataj antikvaj egiptaj urboj, eĉ ĝi estis episkopejo de la kvara jarcento. Ekde la 19-a jarcento Minuf iris en malkreskon kaj perdis la provincan sidejon en 1826.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Minuf situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur ĉirkaŭ 30 mm. Inter junio-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C kaj varias inter 13-28 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Minuf estas fervoja nodo kun 4 fervojaj linioj. Male, ĉefvojoj evitas la urbegon kaj ekzistas nur unu traira flankovojo.

Statuo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans