Langnau ĉe Albis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mittelalbis)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Langnau
Langaŭ ĉe Albis
Blazono de Langau ĉe Albis
Langau ĉe Albis
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Horgen
Koordinatoj  47° 17′ 23″ N 8° 32′ 29″ O / 47.28972 °N, 8.54139 °O / 47.28972; 8.54139 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 23″ N 8° 32′ 29″ O / 47.28972 °N, 8.54139 °O / 47.28972; 8.54139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 7178
Areo 8,66 km²
Alteco 450 m super marnivelo
Poŝtkodo 8135
Komunumkodo 0136
Mapo de Langnau ĉe Albis
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Langau ĉe Albis estas komunumo en la distrikto Horgen en la Kantono Zuriko. Je la 31-a de decembro 2007 ĝi havis 6971 loĝantojn, kiu nombro kreskis al 7178 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Langnau ĉe Albis situas inter la montoĉenoj Albis kaj Zimmerberg en la Sihlvalo en arbara regiono. En Langau troviĝas la bestoparko Langenberg, kie videblas diversaj sovaĝaj bestoj, kiuj vivas en Svislando de la apro ĝis la bruna urso. Al la komunumo apartenas krom la ĉefa vilaĝo la setlejoj Rängg, Striempel, Unteralbis, Mittelalbis kaj Albis sur la kulmino de Albispasejo. La teritorio de la komunumo Langnaŭ ĉe Albis etendiĝas sur areo de 8,66 km², de kiuj 47,5% estas kovritaj de arbaro, 25,8% servas por agrikulturo kaj 19,1% por setlado; 6,1% estas trafiksurfaco kaj 0,9% akvejoj. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Langnau limas en nordo al Adliswil, en nordoriento al Rüschlikon, en oriento al Thalwil, en sudoriento al Horgen, en sudokcidento al Hausen ĉe Albis, en okcidento al Aeugst ĉe Albis, kaj en nordokcidento al Stallikon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En la komunumo estas stacidomo de la Sihlvalo-Zuriko-Uetliberg-Fervojo, kiu hodiaŭ apartenas al la Zurika Trafik-Unio. En Langau ĉe Albis ekiras la strato al la Albispasejo, kiu kondukas al Hausen ĉe Albis. Tra Langau ankaŭ pasas la kantona ĉefvojo n-ro, kiu konektas Zuriko kun la Gothard-Aŭtoŝoseo. Tial la komunumo multe suferas pri grandega trafiko. Per la malfermo de la Uetliberg-Tunelo en la jaro 2009 kaj la la finkonstruo de la svisa aŭtovojo A4 tra la distrikto Affoltern la transirtrafiko rimarkeble malpliiĝis.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua dokumenta mencio de Langnaŭ ĉe Albis kiel komunumo datiĝas el la jaro 1397. La vilaĝo tiam apartenis al la Senjorujo de Maschwanden, kiun la urbo Zuriko akiris en la jaro 1406 kaj integris en la jaro 1512 al la nova voktdistrikto Knonaŭo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]